Saltu al enhavo

Mary Carr Moore

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Mary Carr Moore
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1873 (1873-08-06)
en Memphis
Morto 9-an de januaro 1957 (1957-01-09) (83-jaraĝa)
en Inglewood
Tombo Inglewood Park Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Col Byron Oscar Carr (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Sarah Pratt Carr (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Mary Louise CARR MOORE (la 6an de aŭgusto 1873 en Memfiso, Tenesio [1] - la 9an de januaro 1957, en Inglewood, Kalifornio) estis usona komponistino, dirigento, kantistino kaj muzikedukisto [2]. Ŝi estas plej bone memorita hodiaŭ por ŝia asocio kun la muzika vivo de la Okcidenta Marbordo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Fruaĝe ŝi ricevis sian unuan muzikan instruadon montrante jam sian talenton. Kvankam ŝi komence trejnis sin kiel oper-kantistino, ŝi baldaŭ turnis sin al komponado. Ekde sia 16 jaraĝo ŝi komencis instrui kaj komponi, eĉ verko de tiu epoko (1889) estis poste publikigita.

Dum plej multaj usonaj komponistoj, precipe virinoj, verkis ĉefe kanzonojn kaj pianpecojn por siaj studentoj, Mary Louise Carr koncentriĝis pri operoj, komponante en tute ok. La unua estis la opereto “La Orakolo”, komponita el ŝia propra libreto en la aĝo de dek-naŭ. Ĝi estis prezentita (1894) fare de grupo de amatoraj junuloj en San Francisko; tiam ŝi kantis la ĉefrolon.

Post paŭzo de preskaŭ dek-kvin jaroj en kiuj ŝi edziniĝis al D-ro John Claude Moore kaj dediĉis sin al instruado, ŝi eklaboris sian plej ambician scenejan verkon: ĝi estis la kvar-akta grandioza opero “Narcissa” aŭ “La Kosto de la Imperio” (Narcissa, or The Cost of Empire) pri la Whitman-masakro de 1847. Ŝi komisiis la tekston al sia patrino, la misiisto kaj verkistino Sarah Pratt Carr [3]. La ideo uzi operon por rakonti ion el la freŝa regiona historio estis nova, precipe kiam ankoraŭ daŭris la polemiko ĉirkaŭ la misiistoj kaj la murdoj. Ŝia persistemo prezenti la rakonton sen supermeti ajnan romantikan triangulon kaj reprezenti la indianajn partoprenantojn kiel individuojn, igis ŝian projekton unika.

Por la premiero de “Narcissa” en Seatlo en 1912 venis el Nov-Jorko pluraj elstaraj artistoj, sed neniu sperta dirigento volis riski direkti operon de virina komponisto. Sekve, Mary Carr Moore mem iĝis dirigento. La opero ne eniris en la repertuaro, sed meritis du postajn prezentojn ankaŭ gviditaj de Carr Moore, unu en San Francisco (1925) kaj la dua en Los Angeles (1945). Malfrue (1930) “Narcissa” gajnis la “Memor-medalo Bispham” (Bispham Memorial Medal), medalo kies celo estis apogi operojn verkitaj en la angla, de usonaj komponistoj kaj pri landaj temoj.

En tiu epoko Mary Carr Moore estis komisiita por komponi operon por produktado en Venecio (1932). Tiu ĉi grava du-akta opero “David Rizzio”, estis skribita en la itala; ĝi fokusiĝas en la mallonga tempo en kiu Maria, Reĝino de Skotoj vere regis, kaj temis pri la murdo de la apostola nuncio ĉe la kortego. La Venecia prezento malsukcesis, sed grupo de amatoraj organizoj kuniĝis kaj produktis la teatraĵon en Los Angeles (1932). La opero estis denove sukcese prezentita en la malfruaj 1940-aj jaroj fare de la Opera kaj Belarta Klubo de Los Angeles.

Aliaj gravaj operoj ŝiaj estas Los Rubios, produktita kiel parto de la 150-a datreveno de Los Angeles kaj Legende Provençale, skribita en la franca en pli moderna stilo; kvankam unu el ĝiaj arioj estis prezentita plurfoje, ĝi neniam estis komplete scenigita: Mary Carr komprenis ke ĝi estis tro malfacila por la amatoroj kaj studentoj, produktantoj de ŝiaj antaŭaj operoj.

Mary Carr Moore komponis operetojn, operojn, orkestran kaj ĉambran muzikon, kanzonojn kaj pianajn pecojn, sed neniu el ŝiaj verkoj ricevis profesiajn produktadojn dum ŝia vivdaŭro.

Ŝi sukcesis arte kreski malgraŭ la malhelpoj kiujn ŝi renkontis. Ŝia sekso kaj ŝia geografia situo ne permesis ŝin labori en profesiaj operejoj kun profesiaj kantistoj kaj muzikistoj. Tamen ŝi eluzis la plej multajn ŝancojn prezentitajn al si. Ŝi mem estis tre aktiva en la muzika vivo de Kalifornio kaj la Pacifika Nordokcidento en subteno de la amerikaj komponistoj kaj ilia muziko.

Mary Carr Moore estis unu el la plej rimarkindaj fruaj komponistinoj de Usono, kiu postlasis signifan verkon, kiu meritas pli da esplorado ol ĝi ricevis ĝis nun.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 217 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro[redakti | redakti fonton]

Operoj[redakti | redakti fonton]

  • The Oracle (La Orakolo, 1894)
  • Narcissa, or The Cost of Empire (Narcissa aŭ La Kosto de Imperio, 1911)
  • The Leper (La Leperulo, 1912)
  • Memories (Memoraĵoj, 1914)
  • Harmony (Harmonio, 1917)
  • The Flaming Arrow, or, The Shaft of Ku' Pish-ta-ya (La Ekflamanta Sago aŭ, La Stango de Ku' Pish-ta-ya , 1922)
  • David Rizzio (1928)
  • Los Rubios (1931)
  • Flutes of Jade Happiness (Flutoj de Jada Feliĉo, 1933)
  • Légende Provençale, neprezentita, orkestra partituro perdita

Aliaj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉina Legendo "La Senmortaj Amantoj" , pantomimo, 1922

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1933) Who's who in music and dance in Southern California, University of California Libraries, Hollywood : Bureau of Musical Research, p. 224.
  2. Boenke, Heidi M. Flute Music by Women Composers: An Annotated Catalog. New York: Greenwood Press, 1988, p. 84, (ISBN 978-0-313-26019-3).
  3. Moore, Johnny. (1999) Family Centennial. Quincy, CA: Sugarpine Aviators, p. 102, 375.

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Moore, Johnny. Family Centennial. Quincy, CA: Sugarpine Aviators. 1999. (ISBN 0-9658720-6-8)ISBN 0-9658720-6-8
  • Smith, Catherine Parsons; Cynthia S. Richardson. Mary Carr Moore, American composer. Ann Arbor: University of Michigan Press, 1987, (ISBN 978-0-472-10082-8).
  • Schleifer, Martha Furman; Sylvia Glickman. Women Composers: Music Through the Ages. New York: G.K. Hall, 1996, (ISBN 978-0-8161-0926-5).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]