Saltu al enhavo

Mary Carrillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mary Carrillo
Persona informo
María Carrillo Moreno
Naskonomo María Carrillo Moreno
Naskiĝo 14-an de oktobro 1919 (1919-10-14)
en Toledo
Morto 31-an de julio 2009 (2009-07-31) (89-jaraĝa)
en Madrido
Mortis per Alzheimer-malsano Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj Paloma Hurtado, Fernanda Hurtado, Teresa Hurtado Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Mary Carrillo vd
Okupo aktoro
filmaktoro
teatra aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Aktorado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1936–2002 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

María CARRILLO Moreno, konata artetose kiel Mary Carrillo (Toledo, 13a de oktobro 1919 - Madrido, 31a de julio 2009), estis hispana aktorino.

Biografio kaj kariero

[redakti | redakti fonton]

Ŝi estas konsiderata unu de la plej grandaj aktorinoj de Hispanio en la 20-a jarcento. Ŝi debutis en 1936 en la kompanio de Hortensia Gelabert, per El juramento de la primorosa kaj poste en tiu de Pepita Díaz-Manuel Collado (kun kiu ŝi aperis en Nuestra Natacha de Alejandro Casona). Komence de la Hispana Enlanda Milito ŝi veturis al Meksiko kaj premierigis Prohibido suicidarse en primavera kun la kompanio Díaz-Collado. Ŝi edziniĝis tre juna en la Teatro Nacional de Havano nuptopatrigita de Alejandro Casona, al la aktoro Diego Hurtado Álvarez.

Reveninta en Hispanion, ŝi sekvis teatran karieron kaj aperis en la filmo Marianela (1940), de Benito Perojo, inspirita en la samnoma novelo de Benito Pérez Galdós. Filminte tri pliajn filmojn, ŝi apartiĝis el kino kaj sekvis en teatro ĝis 1958.

En teatro, ŝi aliĝis unue al la kompanio de María Bassó kaj Nicolás Navarro kaj komence de la 1950-aj jaroj ŝi eniris en la kompanio Lope de Vega, reĝisorita de José Tamayo, kun kiu ŝi ludis en la plej grava teatro de la Hispana Ora Jarcento kaj aliajn verkojn de la universala teatro. Kun La vida es sueño, ŝi veturis al Parizo kaj partoprenis en la Unua Festivalo de la Teatro de la Nacioj, en 1954, atingante la Premion al la plej bona ludado. Samjare ŝi proponis al Tamayo La Alondra de Jean Anouilh. Ŝi ludis ankaŭ en La florista de la reina, La santa hermandad kaj La santa virreina. En 1948, finfine, ŝi formas sian propran kompanion, kvankam ŝi plue estis la preferata aktorino de la teatra reĝisoro José Tamayo kaj de la dramaturgo Antonio Gala. Anekdoto sugestas ŝian aktorinan kvaliton: Edward Albee, aŭtoro de Quién teme a Virginia Woolf, vidis ŝian ludon en Hispanio kaj klopodis por konvinki la Metro por dungi ŝin por samnoma filmo, kion finfine faris Elizabeth Taylor.

En 1958 ŝi revenis al kino per El pisito, de Marco Ferreri. Sekvis aliaj sukcesoj ĉefe per dramaj roloj: El crimen de Cuenca, reĝisorita de Pilar Miró, La colmena kaj Los santos inocentes (1984), de Mario Camus... Sed ankaŭ en komediaj filmoj (Entre tinieblas, de Pedro Almodóvar).

Ŝi havis kvar filinoj, el kiuj tri aktorinoj kaj humuristinoj Paloma, Teresa kaj Fernanda Hurtado, konataj artetose kiel Las Hermanas Hurtado. Mary Carrillo verkis estante 81-jaraĝan memorlibron Sobre la vida y el escenario. Ŝi ricevis, inter aliaj, la Nacian Premion de Teatro dufoje (1949 kaj 1961), la medalon de la Círculo de Bellas Artes (ankaŭ dufoje, en 1948 kaj 1982), la premion Ondas en 1969, la Goya-premion en 1995 kiel plej bona duaranga aktorino ĉe Más allá del jardín kaj la premion de la Unión de Actores en 1995 pro sia profesia kariero.

Kelkaj teatraĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Nuestra Natacha (1935), de Alejandro Casona.
  • Prohibido suicidarse en primavera (1937), de Alejandro Casona.
  • La florista de la Reina (1940), de Luis Fernández Ardavín.
  • La casa (1946), de José María Pemán.
  • La visita que no llamó al timbre (1949), de Joaquín Calvo Sotelo.
  • Al amor hay que mandarlo al colegio (1950), de Jacinto Benavente.
  • Criminal de guerra (1951), de Joaquín Calvo Sotelo.
  • Un día de abril (1952), de Doddie Smith.
  • El jefe (1953), de Joaquín Calvo Sotelo.
  • Diálogos de Carmelitas (1954), de Georges Bernanos.
  • La alondra (1954), de Jean Anouilh.
  • Crimen perfecto (1954), de Frederick Knott.
  • La muerte de un viajante (1954), de Arthur Miller.
  • La vida es sueño (1955), de Calderón de la Barca.
  • Julio César (1955), de William Shakespeare.
  • Historia de un resentido (1956), de Joaquín Calvo Sotelo.
  • La novia del espacio (1956), de José López Rubio.
  • El cielo dentro de casa (1957), de Alfonso Paso.
  • El príncipe durmiente (1957), de Terence Rattigan.
  • Los tres etcéteras de Don Simón (1958), de José María Pemán.
  • La encantadora familia Bliss (1959), de Noel Coward.
  • Aurelia y sus hombres (1961), de Alfonso Paso.
  • ¿Quién quiere una copla del Arcipreste de Hita? (1965), de José Martín Recuerda.
  • ¿Quién teme a Virginia Woolf? (1966), de Edward Albee.
  • Divinas palabras (1969), de Ramón María del Valle-Inclán.
  • Madre Coraje y sus hijos (1969), de Bertolt Brecht.
  • Los buenos días perdidos (1972), de Antonio Gala.
  • ¿Por qué corres, Ulises? (1975), de Antonio Gala.
  • En busca de Marcel Proust (1978).
  • La vieja señorita del paraíso (1980), de Antonio Gala.
  • La enemiga (1982), de Dario Niccomedi.
  • Buenas noches, madre (1984), kun Concha Velasco.
  • La casa de los siete balcones (1989), de Alejandro Casona.
  • Sorpresas (1989).
  • Los buenos días perdidos (1991), de Antonio Gala.
  • Hora de visita (1994-1995), de José Luis Alonso de Santos.

Kelkaj filmoj

[redakti | redakti fonton]
  • Marianela (1940), de Benito Perojo.
  • El pisito (1959), de Marco Ferreri.
  • Nueve cartas a Berta (1966), de Basilio Martín Patino.
  • Los chicos del Preu (1967), de Pedro Lazaga.
  • No le busques tres pies... (1968), de Pedro Lazaga.
  • Las secretarias (1968), de Pedro Lazaga.
  • El Love Feroz o Cuando los hijos juegan al amor (1973), de José Luis García Sánchez.
  • Hasta que el matrimonio nos separe (1976), de Pedro Lazaga.
  • Colorín colorado (1976), de José Luis García Sánchez.
  • Rocky Carambola (1979), de Javier Aguirre.
  • La Sabina (1979), de José Luis Borau.
  • El crimen de Cuenca (1980), de Pilar Miró.
  • Gary Cooper, que estás en los cielos (1980), de Pilar Miró.
  • La colmena (1982), de Mario Camus.
  • Entre tinieblas (1983), de Pedro Almodóvar.
  • Akelarre (1984), de Pedro Olea.
  • Los santos inocentes (1984), de Mario Camus.
  • El niño de la luna (1989), de Agustí Villaronga.
  • Más allá del jardín (1996), de Pedro Olea.
  • Mamá quiere ser artista (1997)
  • Fortunata y Jacinta (1980)
  • Eva frente al espejo (1970)
  • Las tentaciones. Ruiseñor de noviembre (10a de oktobro 1970)
  • Novela. Aurora negra (20a de aprilo 1970)
  • Fábulas. La alforja (7a de februaro 1970)
  • Cuentos y leyendas. Timoteo, el incomprendido (4a de decembro 1968)
  • Historias naturales. Un trono para mi hijo (22a de junio 1968)
  • La pequeña comedia. La visita (24a de majo 1968)
  • Teatro de siempre
    • Para ti es el mundo (23a de majo 1968)
    • Secretario particular (4a de marto 1971)
  • Estudio 1
    • La casa de los siete balcones (21a de junio 1967)
    • La rueda (14a de novembro 1967)
    • Nunca es tarde (9a de januaro 1968)
    • La Malquerida (27a de februaro 1968)
    • Ifigenia (17a de septembro 1968)
    • La muerte da un paso atrás (8a de julio 1969)
    • Un espíritu burlón (22a de januaro 1970)
    • Los blancos dientes del perro (25a de februaro 1972)
    • Diálogos de carmelitas (27a de aprilo 1973)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mary Carrillo en la hispana Vikipedio.