Saltu al enhavo

Masĝed Solejman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Masĝed Solejman · مسجد سلیمان
urbo de Irano
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando  Irano
Provinco Provinco Ĥuzestano
Telefonkodo 0681
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 100 497  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 31° 57′ N, 49° 17′ O (mapo)31.95798906751649.290197805256Koordinatoj: 31° 57′ N, 49° 17′ O (mapo) [+]
Alto 240 m [+]
Horzono UTC+03:30
Masĝed Solejman · مسجد سلیمان (Irano)
Masĝed Solejman · مسجد سلیمان (Irano)
DEC
Situo de Masĝed Solejman · مسجد سلیمان

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Masjed Soleyman [+]
vdr

Masĝed Solejman, (perse ایرسليمان‎) estas urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Ĥuzestano, en sudokcidenta Irano. La urbego estas naskiĝurbo de la irana nafto.

Panoramo en Masĝed Solejman

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Masĝed Solejman situas en montetaro 87 kilometrojn de la provinca ĉefurbo Ahvazo, 100 kilometrojn de la alia distrikta ĉefurbo Dezful, 309 kilometrojn de Esfahano (Isfahano), 461 kilometrojn de la ĉefurbo Teherano [1].

Masĝed Solejman laŭ la historiaj manuskriptoj havis plurajn loknomojn en la historiaj tempoj. La hodiaŭa Masĝed Solejman estis fondita en 1908 fare de britaj naftoesploristoj. Tie komenciĝis la esploro en la Proksima Oriento. Tiu loko frue fariĝis unu el la ĉefaj naftocentroj de Irano. Masĝed Solejman estis deklarita urbo en 1959.

Nokta panoramo de Masĝed Solejman

El Masĝed Solejman estis konstruita naftodukto al Abadano jam en 1910, ankaŭ oleo-rafinejo konstruiĝis. Tri grandaj digoj situas proksime al la urbego.

Masĝed Solejman havas trairan ĉefvojon kaj flughavenon (kodo:OIAI).

Strato en Masĝed Solejman

En Masĝed Solejman estas plejparte dezerto-simila klimato. La averaĝa jara temperaturo estas inter 25 °C, tio varias inter 19-32 °C. La meza jara pluvokvanto estas 437 mm. Inter junio-septembro ne pluvas.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • n-ro 1 (Naftun) estas la unua puto en la irana ŝtato, kie oni malkovris petrolon
  • malnova monteto kun ŝtuparo, poste oni konstruis templon, situanta 10 kilometrojn de Masĝed Solejman
  • arkeologia kaj etnografia muzeo

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]