Masakro de Bleiburg

La masakro de Bleiburg (germane: Massaker von Bleiburg, kroate: Bleiburška tragedija aŭ Bleiburški pokolj) estis serio de militkrimoj, kiuj okazis en 1945 kaj kiujn efektivigis la Jugoslava Liberiga Armeo je trupanoj de la Sendependa Ŝtato Kroatio kaj je tiuj de Slovenio, kiuj kunlaboris, kune batalis kun germanaj kaj italaj okupaj fortoj. Ĝia nomo venas de la loko Bleiburg (Karintio, Aŭstrio). Tiuj trupoj, kiuj daŭrigis siajn batalojn kontraŭ la jugoslava liberiga armeo eĉ post oficiala fino de la Dua Mondmilito, post kapitulaco kaj senarmiligo iĝis viktimoj de ekzekutoj kaj mortomarŝoj. Oni murdis eĉ ankaŭ civilulojn kaj militkaptitojn.
Post venko de la Jugoslava Liberiga Armeo, okazis amasmurdo de la soldatoj sen iu ajn juĝproceso, kiam oni masakris membrojn de la ustaŝo kaj de Domobrani, la regulara kroata armeo.
La atakita armeo de Kroatio provis atingi la areon de Karintio en Aŭstrio, kiun okupis la aliancanoj. Karintion okupis kaj la britaj kaj la jugoslavaj fortoj, tiel komenciĝis post la militfino bataloj inter la partizanoj. En Bleiburg kapitulacis la gvidantaro de la kroata armeo antaŭ britaj trupoj senkondiĉe kaj ili devis akcepti la transdonon al la jugoslava popolarmeo. Dum la retransporto de la kaptitoj, okazis mortomarŝo kaj oni ekzekutis multe da kaptitoj.
Oni trovis kolektan tombejon de amasmurditoj ĉe la aŭstria-jugoslavia landlima punkto Holmec, 200 viktimoj), ĉe Opicina apud Triesto. Granda masakro okazis en Tezno proksime al Maribor, kie oni ekzekutis kompletajn trupojn (ĝis 15.000, ĉefe kroatajn soldatojn).
Mortomarŝo okazis sudoriente de la transdonejo, celo estis ofte Vojvodino, kie la restintajn soldatojn atendis trudlaboro. Amnestio okazis en aŭgusto de 1945.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Yalta and the Bleiburg tragedy
- Občina Kočevje: Poboji Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine (pri postmilitaj masakroj je Kočevski Rog)
- Aufklärung verhindert (pri la amastomboj en Slovenujo)
- Slovenian Mass Grave Could Be Europe’s Killing Fields (pri skelettrovoj je Tezno)
- Karl-Peter Schwarz: Vor 70 Jahren; Eine schändliche Operation FAZ, 8.6.2015
- Christa Zöchling: Verleugnete Massaker, Nachrichtenmagazin für Österreich profil 39 • 26.11.2011 Arkivigite je 2013-08-26 per la retarkivo Wayback Machine (PDF; 665 kB)
- recenzo de Peter Stachel pri: Rulitz, Florian Thomas: Die Tragödie von Bleiburg und Viktring. Partisanengewalt in Kärnten am Beispiel der antikommunistischen Flüchtlinge im Mai 1945. Klagenfurt 2011, ĉe: H-Soz-Kult (Kommunikation und Fachinformation für die Geschichtswissenschaften), 14.11.2013
- Daniel Long (Nottingham Trent University) Review: The Tragedy of Bleiburg and Viktring, 1945 by Florian Thomas Rulitz (Northern Illinois University Press, DeKalb, 2016), in The Journal of Military History, 81:3 (julio 2017): 915-17. The Journal of Military History, George C. Marshall Library, Virginia Military Institute Lexington, VA 24450.