Matando dinosaurios con tirachinas
Matando dinosaurios con tirachinas | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Lingvo | hispana lingvo |
Eldonado | |
Matando dinosaurios con tirachinas (Mortigante dinosaŭrojn per katapultoj) estas romano de Pedro Maestre ricevinto de la Premio Nadal de 1996; temas pri romano iom maltrankviliga, ĉar temas pri la supero de la sindromo de Peter Pan (malpreteco de individuo kreski) kaj pri la fino de la revemo.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Junulo 25-jaraĝa frontas por la unua fojo sian vivon de plenkreskulo. La protagonisto trafas la neceson krei bazon por siaj responsoj, por tiel finigi junecon kiu tro daŭris. Li memoras sian familion per ia mikso de karesamo kaj malproksimemo, pro la bildo pri si mem kiun li de tiam konservas: dikegaj okulvitroj kaj maskita pli ol vestita.
Tamen li memoras sian infanaĝon ankaŭ idilie ĉe sia avo, kio okazigas al li nostalgion, kiu kondukas lin al verkado kiel rimedo por ĉio. Evidentas, ke plej granda parto de la rakonto inkludas membiografiajn elementojn: la ĉefrolulo, same kiel la verkisto mem, estas juna gradiĝinto, nedungita, rifuzanto de tiam deviga militservo, alikanta, pretendanto en literaturaj konkursoj ktp.[1]
La romano
[redakti | redakti fonton]La verko montras kontinuan strukturon sen apenaŭ interpunkcio montrante tiel la parolema rakontostilon kaj la monologon kiel ĉefa kaj senĉesa esprimrimedo.[1]
La ĉefa plendo pri la vivo estas la manko de espero trovi laborpostenon kaj ekonomian sendependecon kaj memregadon:
|
La aŭtoro kaj la ĉefrolulo montras sian profundan desaponton por la vivo, kio rezultas en metaforo kiu havigas la titolon por la romano:
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Ricardo Senabre, Matando dinosaurios con tirachinas, ABC literario, nº 223, 9a de februaro 1996, p. 11.
- ↑ "ni ne havas futuron ĝis almenaŭ post dek jaroj, kiam ni jam estos tro frue maljunaj kaj lacaj je nenikredo", op. cit. p. 20.
- ↑ "ĉio estas tiom granda kaj peza ke kiam mi defendas mim ŝajnas, ke mi mortigas dinosaŭrojn per katapultoj", op. cit. p. 154.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Pedro Maestre, Matando dinosaurios con tirachinas, Barcelona, Destino, 1996.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Matando dinosaurios con tirachinas en la hispana Vikipedio.