Matias de Albuquerque Maranhão
Matias de Albuquerque Maranhão (1596-1685) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Mapo de Joan Blaeu, 1640-a, montranta kvar elstarajn kapitanlandojn, inter ili la Kapitanlando de Paraibo.
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1596 en Olinda, Kapitanlando de Paraibo, Brazilo | ||||
Morto | 1685 en Engenho Cunhaú, Canguaretama, Norda Rio-Grando | ||||
Ŝtataneco | Kolonia Brazilo vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Antônio de Albuquerque Maranhão (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | colonial administrator (en) vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Matias de ALBUQUERQUE Maranhão estis luzitan-brazila nobelulo kaj kolonia administranto de la Kapitanlando Paraibo, en Brazilo. Li estis kolonia guberniestro de la kapitanlando de Paraibo, nomumita al la posteno en 1656, per reĝa ĉarto de Dona pt:Luísa de Gusmão kiu regis ĝis 1663.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Naskita en Olinda, Pernambuko, Brazilo, li estis la filo de Jerônimo de Albuquerque Maranhão (1548-1618) kaj lia edzino Catarina Feijó Guardes, estante la frato de Jerônimo de Albuquerque Maranhão Filo kaj pt:Antônio de Albuquerque Maranhão. Li estis nepo de pt:Jerônimo de Albuquerque (1510-1584), konata kiel "O Adão Pernambucano", kiu, kune kun sia fratino Brites de Albuquerque, alvenis al Brazilo en la ekspedicio de sia bofrato, Duarte Coelho, la unua guberniestro de la kapitanlando de Pernambuko. Lia patroflanka avino, Muira Ibi, estis la filino de ĉefo Uira Ibi de la Tibiraj indianoj, el la Tabaĵara indiana etno, unu el la grandaj indianaj nacioj kiuj vivis en la nordorienta Brazilo.
Lia patro estas rekonita kiel brazila heroo pro siaj bataloj en la forpelado de la francoj el Brazilo, krom esti kolonia guberniestro de Grão-Pará kaj Maranhão. Dum lia frato Antônio ankaŭ estis kolonia guberniestro de la kapitanlando de Paraibo kaj Maranjono.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La nuna artikolo estis tradukita el la Portugala Vikipedio.