Saltu al enhavo

Matteo Silvatico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matthaeus Silvaticus
(1285-1342)
Ilustraĵo el la verko "Liber pandectarum", eldonita en Torino, 1526
Ilustraĵo el la verko "Liber pandectarum",
eldonita en Torino, 1526
Persona informo
Matthaeus Silvaticus
Naskiĝo 1285
en Mantovo, Italio
Morto 1342
en Salerno, Italio
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Salerno
Profesio
Okupo kuracisto
botanikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Medicino kaj plantoscienco Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Matteo Silvatico (1285-1342) estis itala kuracisto ("regius phisicus") de Roberto la 1-a (Napolo) la Saĝa, botanikisto, profesoro de la Universitato de Salerno, aŭtoro de enciklopedia verko pri plantoj kaj sano kaj kreinto de "Hortus sanitatis" (Botanika Ĝardeno) en Salerno.

La famo de Silvatico estas kreditata al lia verko "Liber pandectarum medicinae" (ankaŭ nomata "Medicinalis pandecta", aŭ nur "Pandectae"), verŝajne kompletigita, kiel menciite, en 1332: grandega kolekto de kapvortoj rilatigantaj al simplaj aferoj el vegetala, minerala kaj besta origino, kune kun la nomoj de korpaj organoj, malsanoj kaj preparaĵoj. Li ĝin dediĉis al Roberto de Anĵuo, kaj Silvatico altigas la medicinan kompetentecon de la reĝo, kiel Dino del Garbo jam faris kelkajn jarojn pli frue (1325). La logiko de la laboro estas pruntita el la antaŭparolo de la "Clavis sanationis" fare de Simone di Genova: mencii la ĝustan nomadon de la simplaj por eviti erarojn en administrado.

La 24an de aŭgusto 1337 Silvatico, estas rekonita kiel "nomfama kuracisto", kaj nomumita familiano de la reĝo Roberto la 1-a (Napolo). Apud al la anĝevina kortego, liaj botanikaj kapabloj ebligis al li krei la Castelnuovo-ĝardenon.[1]

Vivo kaj Enciklopedio[redakti | redakti fonton]

Matthaeus Silvaticus estis naskita en norda Italio, verŝajne Mantovo. Li estis studento kaj instruisto pri botaniko kaj medicino ĉe la Lernejo de Salerno en suda Italio.

Bildo el la verko "Opus Pandectarum Medicinae" kie Mattheus Silvaticus instruas siajn studentojn pri medicinaj plantoj en sia botanika ĝardeno, en Salerno.

Lia nura famo estas la verkado de 650-paĝa enciklopedio pri medikamentaj agentoj (farmakopeo) kiun li kompletigis ĉirkaŭ la jaro 1317 sub la latina titolo "Pandectarum Medicinae" aŭ "Pandectae Medicinae" (esperante: Enciklopedio pro Medicinaĵoj). La plej multaj el la medikamentaj agentoj estis botanikaĵoj ("herbaj medikamentoj"). La prezento estas en alfabeta ordo. La plejparto de lia enciklopedio estas kompilita el pli fruaj medicinlibroj, inkluzive de libroj de Dioskorido, Aviceno, Serapiono la Juna, kaj Simono de Ĝenovo.

Kiel indiko de ĝia populareco en malfrua mezepoka Eŭropo, la "Pandectarum Medicinae" estis presita en almenaŭ dek unu eldonoj en diversaj landoj inter la invento de la presilo kaj 1500.

Araba influo[redakti | redakti fonton]

La medicina fakultato de Salerno estis influita per la tradukaĵoj el arabaj medicinaj literaturoj al la latina. Unu indiko de la araba influo estas ke 233 el 487 plantnomoj en la medikamenta enciklopedio de Matthaeus estis ellatinigoj el arabaj plantnomoj. Multaj el tiuj latinigitaj arabaj nomoj havis nur malmulte da cirkulado en la latina. Denaskaj latinaj nomoj ekzistis por kelkaj el ili, do Matthaeus ankaŭ uzis la indiĝenan latinan nomon ankaŭ. En kelkaj kazoj li preferis doni primaran statuson al la araba nomo prefere al la klasika latina nomo. En aliaj kazoj li donas primaran statuson al la latina nomo kaj nur mencias kiu estas la araba nomo.

Fontaj kompilaĵoj[redakti | redakti fonton]

La "Pandectarum Medicinae" estas enciklopedio kun preskaŭ neniu originala pensado. Ĝi havas valoron al historiistoj kiel dokumento reflektanta la staton de farmakologio kaj medicino en Eŭropo en la malfrua mezepoka aĝo. La metodo de prezento en "Pandectarum Medicinae" estas, ke medikamenta substanco estas nomita kun mallongaj identigaj informoj kaj poste sekvas plurajn pli longajn resumojn aŭ citaĵojn el konataj medicinaj aŭtoritatoj pri la proprecoj kaj uzoj de la substanco.

La medicinaj aŭtoritatoj estas aŭ (A) la aparte antikvaj grekaj medikamentaj verkistoj kiuj estis vaste legitaj fare de la mezepokaj araboj (precipe Dioskorido kaj Galeno) aŭ (B) la arabaj medikamentaj verkistoj haveblaj en latinaj tradukoj (precipe Serapiono la Juna kaj Aviceno).

Simono de Ĝenovo[redakti | redakti fonton]

Parto de la enciklopedio de Mateo estis prenita de pli mallonga verko de Simon de Ĝenovo (ankaŭ konata kiel Simon Januensis) titolita "Synonyma Medicinae", kiu estis verkita kelkajn jardekojn pli frue kaj kiu estas vortaro de medikamentoj prefere ol enciklopedio de medikamentoj. La 24an de aŭgusto 1337 Silvatico, estas rekonita kiel "elstara kuracisto", kaj nomumita familiano de la reĝo Roberto. Apud al la anĝevina kortego, liaj botanikaj kapabloj ebligis al li krei la Castelnuovo-ĝardenon.[2]

Verko[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]