Saltu al enhavo

Matthias Schleiden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matthias Schleiden
Persona informo
Naskonomo Matthias Jakob Schleiden
Naskiĝo 5-an de aprilo 1804 (1804-04-05)
en Hamburgo
Morto 23-an de junio 1881 (1881-06-23) (77-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Tombo Frankfurt Main Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Ŝtataneco Hamburgo Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena
Universitato de Göttingen Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Heinrich Schleiden (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Rudolf Schleiden (mul) Traduki (unuaranga kuzo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo biologo
filozofo
botanikisto
universitata instruisto
fiziologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Matthias Jacob Schleiden

Matthias SCHLEIDEN (naskiĝis la 5-an de aprilo 1804 en Hamburgo, mortis la 23-an de junio 1881 en Frankfurto-ĉe-Majno) estis germana botanikisto, kiu nomis la ĉelon fundamenta bazo de la plantoj. Li rekonis gravecon de la ĉelkerno.

En 1839, Schleiden kaj Theodor Schwann proponis la ĉelteorion. Tiu teorio postulas, ke ĉiuj organismoj havas ĉelojn.

Matthias Schleiden studis en Hajdelbergo (1824–27), poste eklaboris kiel juristo en Hamburgo. Ĉar li ŝatis la botanikon, baldaŭ li dediĉis sian tutan tempon al tiu scienca branĉo.

Li preferis - anstataŭ la klasifikado - mikroskopan esploron de la planta strukturo. Kiel botanika profesoro li laboris en la universitato de Jena. En 1838 publikigis verkon pri fitogenezo, en kiu li malvolvis, ke la planta organismo konsistas el ĉeloj.

Ekde la jaro 1863 li laboris en la rusia Dorpat (hodiaŭ Tartu, Estonio) kiel botanika profesoro.