Saltu al enhavo

Max-Planck-Instituto por Meteologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Max-Planck-Instituto por Meteologio
Max-Planck-Institut für Meteorologie
Max-Planck-Instituto
esplora institucio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1975 vd
Geografia situo 53° 34′ 4″ N, 9° 58′ 31″ O (mapo)53.5677222222229.9751666666667Koordinatoj: 53° 34′ 4″ N, 9° 58′ 31″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Hamburgo
Situo Hamburg-Mitte
Max-Planck-Instituto por Meteologio (Hamburgo)
Max-Planck-Instituto por Meteologio (Hamburgo)
DEC
Map
Max-Planck-Instituto por Meteologio
Agareo

meteologio

Retejo Oficiala retejo
vdr

La Instituto por Meteologio Max Planck (germane Max-Planck-Institut für Meteorologie, akronime MPI-M) estas klimatesplora instituto ene de la Societo Max Planck, kun sidejo en Hamburgo, Germanio. La instituto faras esploradon pri la procezoj kiuj formas kaj ŝanĝas la klimaton de la Tero.

La celo de la instituto estas studi la kaŭzojn de klimata ŝanĝo sur la Tero. La Instituto estis fondita en 1975 kaj studas la vundeblecon de la klimata sistemo de la Tero al perturboj kiel ekzemple ŝanĝoj en la kunmetaĵo de ĝia atmosfero, kaj ankaŭ ekzamenas la bazon kaj limojn de antaŭvidebleco de la Tera klimato [1]. Tiucele, la instituto evoluigas kaj analizas terajn sistemmodelojn kiuj simulas procezojn en la atmosfero, tero kaj oceano. La fondinto kaj unua direktoro de la instituto estis Nobelpremiito pri fiziko Klaus Hasselmann.

La institutoj estas financitaj per duono de la Federacia Respubliko Germanio kaj duono de la ŝtato, ĉi-kaze Hamburgo.

La Instituto kaj la Universitato de Hamburgo, kune kun aliaj esplorinstitucioj, formas la Areton de Plejboneco "Klimato, Klimata Ŝanĝo kaj Socio" ( germane: Exzellenzcluster Climate, Climatic Change, and Society, akronime CLICCS), centro de kompetenteco kaj trejnado por klimato esploroj en Hamburgo [2] [3].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Nia celo. Alirita la 21an de novembro 2022 .
  2. Superrigardo. Alirita la 21an de novembro 2022 .
  3. IMPRS-ESM. Alirita 2019-07-03 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]