Max Ehrhardt
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f3/Kapellendorf_KEIN_Bismarckturm.jpg/220px-Kapellendorf_KEIN_Bismarckturm.jpg)
Max EHRHARDT (naskiĝinta en 1866, mortinta la 14-an de oktobro 1932 en Vajmaro) estis germana arĥitekto kaj konstrua entreprenisto en Apolda.
Kun la arĥitekto Rudolf Zapfe kaj la masona majstro Wilhelm Bischof fondis li [1] la firmaon sablo-/gruzoprilaborantan Sand- und Kieswerke Weimar, kiu de 1913 per drata kablovojo liveris konstrumaterialojn el la minejoj de Umpferstedt ĝis la vajmara strato Eduard-Rosenthal-Straße.[2] Ehrhardt kaj Bischof en 1921 ekmalafergvidantis, pro ke Zapfe sole restis kiel posedanto.[3]
Ehrhardt dezajnis la monumento por falintaj soldatoj de sur monto Sperlingsberg je Kapellendorf havante antaŭokule la Bismarck-monumenton de Wilhelm Kreis. En 1903 li publikigis ankaŭ paralelan bildfolian kolekton.[4] La 12 metrojn alta turo estis inaŭgurita en la 13.10.1907. Komentisto laŭdis la informan enhavon de ĉi apuda bildaro.[5] Ehrhardt verkis ankaŭ festan libreton pri la historio de vintrosporto en Turingio, kiu aperis en 1908.[6] Ehrhardt estis inter 1907 kaj 1919 kasisto de la Turingia Vintrosporta Ligo kaj honora civitano de Oberhof. Al li ŝuldiĝas gravaj paŝoj en la oberhof-a evoluo je sportloko; similan rolon havis Curt Weidhaas.[7] Ehrhardt postlasis donacon monan de 15 miloj da markoj.
Oni nomis por li ankaŭ placon en Oberhof, Max-Ehrhardt-Platz.[8]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Bismarck im Denkmal des In- und Auslandes, volumo I, Thüringische Verlags-Anstalt, Eisenach kaj Leipzig 1903.
- Die Entwicklung des Wintersports im Thüringer Walde. Festschrift zum 24. Geburtstage Sr. königlichen Hoheit des Herzogs Carl Eduard von Sachen-Coburg und Gotha am 19. Juli 1908
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Herzoglicher Golfclub"
- ↑ Martin Stolzenau: "Das Stadtbild prägende Ideen" - ĉe: TA, 14.5.2024
- ↑ Tonindustrie-Zeitung und Keramische Rundschau: Zentralblatt für das Gesamtgebiete der Steinen und Erden, vol. 45, 1921, p. 1346
- ↑ Max Ehrhardt: Bismarck im Denkmal des In- und Auslandes,´, vol. 1, Thüringische Verlags-Anstalt, Eisenach kaj Leipzig 1903
- ↑ Blätter für Bücherfreunde: literarische Neuigkeiten illustrierte periodische Übersiĉt über die Neuerscheinungen der Literatur, 1903
- ↑ "Ein Jahrhundert Thüringer Skispuren"
- ↑ "Die Geschichte des Oberhofer Wintersports"
- ↑ "Auf dem Sprung – Oberhof 2015"