Max Kurzweil
Aspekto
Max Kurzweil | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de oktobro 1867 en Bzenec / Bisenz |
Morto | 9-an de majo 1956 (88-jaraĝa) en Vieno |
Tombo | Hütteldorfer Friedhof (en) ![]() ![]() |
Ŝtataneco | Aŭstrio ![]() |
Alma mater | Akademio de Belartoj de Vieno (–1892) Académie Julian ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo desegnisto grafikartisto ![]() |
Max Kurzweil - naskiĝis la 12-an de oktobro 1867 en Bzenec, tiam ankoraŭ parto de la Aŭstra Imperio kaj ankaŭ germane nomata Bisenz, mortis en aĝo de nur 48 jaroj la 9-an de majo 1916 en Vieno - estis aŭstra artisto, konkrete pentristo, desegnisto kaj grafikartisto. Li fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento tre engaĝiĝis en arta movado de pentrado, skulptado kaj arkitekturo, germanlingve nomita Jugendstil ("junulara stilo"). La 3-an de aprilo 1897 li en Vieno kun aliaj samideaj artistoj fondis la asocion Viena Secesio, laŭ kiu la arta stilo fine ankaŭ en Esperanto ricevis sian nomon - Secesio. Max Kurzweil estis membro de la Akademio de Belartoj de Vieno kaj la Académie Julian en Parizo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4a/Max_Kurzweil%2C_Mira_Bauer.jpg/240px-Max_Kurzweil%2C_Mira_Bauer.jpg)
portreto de knabino Mira Bauer (de 1908)