Max Schmidt
Max Schmidt | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Max Schmidt | ||
Naskiĝo | 23-an de aŭgusto 1818 en Berlino | |
Morto | 8-an de januaro 1901 (82-jaraĝa) en Kenigsbergo | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | |
Profesio | ||
Okupo | pentristo universitata instruisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Max SCHMIDT (naskiĝinta la 23-an de aŭgusto 1818 en Berlino, mortinta la 8-an de januaro 1901 en Kengisbergo) estis germana pentristo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Kun Carl Steffeck pasigis Schmidt multajn momentojn en la ateliero de Johann Gottfried Schadow por krei nudec-aĵojn. Studis li ĉe la Prusia Artakademio ĉe Wilhelm Schirmer, Carl Joseph Begas kaj Carl Krüger. Poste eblis vojaĝi okazis inter 1843 kaj 1845 kun Albert von Pourtalès disde Konstantinopolo al Sirio, Palestino kaj Egipto, poste je Sinajo kaj Arabio, al Rodoso kaj Cipro. Kromaj studvojaĝoj kondukis lin al Korfuo, Romo kaj Anglujo.
Inter 1868 kaj 1872 profesoris Schmidt ĉe Grandduka saksia artlernejo je Vajmaro. Estante de 1869 membro de la Prusia Artakademio li estis petita en 1872, fare de Ludwig Rosenfelder, akcepti karieron ĉe la kenigsberga artakademio. Tie li vicestris inter 1874 kaj 1880 kaj denove en 1890/91. Kreis li tiam freskojn pri Odiseo en la aŭlo de la gimnazio de Ĉernojaĥovsk. Ricevis li plurajn laŭdigajn medalojn kaj la honoran doktorecon de la Kenigsberga universitato.[1]
Post vojaĝoj tra Suda Germanujo, Italujo, Ioniaj insuloj kaj Provenco, li kunlaboris en la pentra ornamado de Egipta korto kaj Greka salono en la Nova Muzeo de Berlino.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Der Felsentempel von Abu Simbel, Berlino
- Der Berg Barkal, Berlino
- Die Pyramiden von Meroe, Berlino
- Lykische Grabmäler, Berlino
- Hain und Altar des Zeus Lykaios in Arkadien, Berlino
- Landschaften aus der Odyssee, Ĉernojaĥovsk
- ĉ. 1870 Feuchter Sommertag an einem See (oleo sur tolaĵo)[2]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- verkoj de Max Schmidt - ĉe: gutenberg.org
- ligiloj ĉe DDB
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Robert Albinus: Königsberg-Lexikon. Würzburg 2002
- ↑ Die Aquarell-Malerei. Bemerkungen über die Technik derselben in ihrer Anwendung auf die Landschaftsmalerei. Theobald Grieben, Berlin 1974, ISBN 978-3845723297