Maxie Wander
Aspekto
Maxie Wander | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Elfriede Brunner | |
Naskiĝo | 3-an de januaro 1933 en Vieno | |
Morto | 21-an de novembro 1977 (44-jaraĝa) en Kleinmachnow | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Kancero vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Loĝloko | Kleinmachnow vd | |
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Fred Wander (1956–1977) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Guten Morgen, du Schöne. Protokolle nach Tonband vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Maxie WANDER [maksi vander] (naskiĝis la 3an de januaro 1933 en Vieno; mortis la 20an de novembro 1977 en Orienta Berlino) estis aŭstra verkistino.
Ŝi laboris kiel sekretariino, fotistino kaj ĵurnalistino, krome ŝi publikigis scenarojn kaj rakontojn. Ekde 1958 ŝi kune kun sia edzo, la aŭstra verkisto Fred Wander, vivis en Germana Demokratia Respubliko GDR. Ŝi mortis pro kancero.
Famon ŝi gajnis per sia verko Guten Morgen, du Schöne, enhavanta protokolojn de orientgermanaj virinoj. Post ŝia morto ŝia edzo eldonis ŝiajn taglibrojn kaj leterojn, en kiuj ŝi priskribis siajn spertojn pri la vivo kun la kancero.
Listo de verkoj
[redakti | redakti fonton]- Guten Morgen, du Schöne (protokoloj, 1977; kun antaŭparolo de Christa Wolf)
- Tagebücher und Briefe (taglibroj kaj leteroj, eld. 1979; en Okcidenta Germanio 1980 sub la titolo: Leben wär' eine prima Alternative)