Mazuroj

Mazuroj (maz. Mazuri, pol. Mazurzy, ger. Masuren) estas etna grupo en la suda parto de eksa Orienta Prusio, nuntempe en Pollando. Ili devenas plejparte de polaj kaj germanaj koloniistoj miksitaj kun la malnovprusa loĝantaro, kiu estis konkerita de Ordeno de germanaj kavaliroj en la 13-a jarcento.
Lingvo
[redakti | redakti fonton]Komence de la 19-a jarcento, preskaŭ ĉiuj mazuroj parolis mazure, okcidentslavan dialekton konsideratan kiel parto de Mazovia dialekto de pola lingvo kun germanaj kaj malnovprusaj influoj. Pro la prusa lerneja sistemo kaj kontakto kun germanlingvanoj, ĝia graveco malkreskis. Ĝia uzado preskaŭ malaperis post la Dua Mondmilito.
Karaktero
[redakti | redakti fonton]![]() |
|
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la sekularigo de Ordeno de germanaj kavaliroj en Prusio en 1525 kaj la enkonduko de la reformacia mandato fare de la nova duko de Prusio, Albrecht Hohenzollern, Mazuroj fariĝis civitanoj de Prusaj Duklandoj kaj akceptis luteranismon. Tiel, luteranismo fariĝis grava identiga trajto de la mazuroj, diferencigante ilin de najbaraj etnaj grupoj (Varmiuloj kaj Mazovianoj). En la 18-a jarcento, la koncepto de "poleco" en ĉi tiu regiono havis nur lingvan signifon, ne nacian.
Mazuroj parolis mazuran dialekton, variaĵon de Mazovia dialekto de la pola lingvo, kiu estis anstataŭigata ekde la mezo de la 19-a jarcento per la germana lingvo. La mazura-prusa dialekto enhavis vortojn de balta (prusa) kaj germana deveno. La lingvo de edukado kaj religia literaturo de la mazuroj ĝis la 1870-aj jaroj restis la pola lingvo. La mazura nobelaro estis la unua socia grupo, kiu estis germanigita, jam fine de la 18-a jarcento.
Dum la Unua Mondmilito, la germanaj aŭtoritatoj aktive subpremis la mazuran dialekton. En 1920, post la plebiscito en Orienta Prusio, germanoj persekutis tiujn, kiuj voĉdonis por Pollando, poste ĉiujn mazurojn, kiuj ne identiĝis kiel germanoj.
Post la Dua Mondmilito, mazuroj, kiel Varmiuloj kaj aliaj etnaj grupoj, estis persekutataj fare de la Pola Popola Respubliko kiel "necerta elemento" kaj ofte rigardataj kiel germanoj. Ĉi tio estis pro la granda grado de germanigo de mazuroj en la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Sekve, multaj elmigris al Okcidenta Germanio.
Inter la alvenintaj post 1945 grupoj en la iama Orienta Prusio estis poloj de "Kresy" (orientaj polaj limregionoj), setlantoj el centra Pollando kaj aliaj. Preskaŭ ĉiuj germanaj mazuroj estis forpelitaj al Germanio, dum iuj slavdevenaj mazuroj rajtis resti. Tamen, la plej multaj ankaŭ elmigris al Germanio laŭvole, do la plejparto de la nuna loĝantaro de la regiono estas posteuloj de postmilitaj setlantoj.
En la Nacia Censo de Pollando 2011, mazuran identecon deklaris 1376 personoj, el kiuj 1125 faris tion kiel sekundara identeco, kaj 1027 deklaris ĝin kune kun la pola identeco. Inter tiuj, 932 loĝis en urboj, kaj 445 en kamparaj regionoj.
Mazuroj en la 19-a kaj 20-a jarcentoj
[redakti | redakti fonton]En la 19-a jarcento, industriaj ŝancoj en la okcidento altiris mazurojn, precipe al Berlino kaj Ruhr-regiono. Post Unua Mondmilito, en 1920, ili voĉdonis pri aparteno al Orienta Prusio aŭ Pollando; preskaŭ 98% elektis resti ĉe Germanio.
Dum la Dua Mondmilito, multaj mazuroj fuĝis al la okcidento. Post la milito, Pola Popola Respubliko traktis ilin kiel tiel nomatajn "aŭtoĥtonojn", sed en la 1950-aj jaroj, multaj elmigris al Okcidenta Germanio.