Saltu al enhavo

Meŝĉera lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Meŝĉera lingvo estas formortinta suomugra lingvo, kiun parolis tribo de meŝĉeroj, kiu vivis laŭ la meza parto de rivero Okao en historia regiono de Meŝĉerio (partoj de nunaj Rjazana, Tambova, kaj Penza provincoj de Rusujo).[1] La lingvo tute formortis en 16-a jarcento kaj nur konserviĝas en iuj toponimoj de la regiono. La toponimoj sugestas, ke meŝĉera lingvo estis proksime parenca al mordvaj lingvoj kaj povas esti apartenigita al la lingvaro. Krom la toponimoj, mordvan apartenon de la meŝĉera sugestas raporto de knjazo Andrej Kurbskoj, kiu vizitis la regionon dum la ĉeremisaj militoj:

А нас послал тогда Иван Грозный с Тремя на десять тысяч люду через Рязанскую землю и потом через Мещерскую, иде же есть мордовский язык

Nin sendis tiam Ivano la Terura kun trioble dek mil homoj tra la tero Rjazana kaj poste tra la Meŝĉera, kie estas mordva lingvo

Supozeble, el travivantaj lingvoj la meŝĉera estis plej parenca al la erzja, kaj ĝia rilato kun la mokŝa estas pli malproksima.[2] Al tio ĉi ankaŭ montras ecoj de subdialekto de rusigitaj (sed ankoraŭ iom memorantaj sian lingvon) erzjoj de Tatario, kiu montras similecon kun la supozata meŝĉera lingvo. Tio ĉi donas grundon al supozo ke ĝuste la erzja kaj ne la mokŝa estis substrato de la meŝĉera.[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Мещера // Мёзия — Моршанск. — М. : Советская энциклопедия, 1974. — (Большая советская энциклопедия : [в 30 т.] / гл. ред. А. М. Прохоров ; 1969—1978, т. 16).
  2. Ююкин, Максим Анатольевич (2014). “Расселение и язык летописной мещёры по данным топонимии”, Acta Linguistica 8. 
  3. Жигулёва, Валентина Михайловна. (2005) Русская традиционная культура конца XIX-начала XX вв. (По материалам крестьянской одежды Пензенской и Тамбовской губерний) : Дис.… канд. ист. наук : 24.00.01, p. 188.