Saltu al enhavo

Mechthild von Magdeburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mechthild von Magdeburg
Persona informo
Mechthild von Magdeburg
Naskiĝo ĉ. 1207
en Ĉefepiskoplando Magdeburgo
Morto 17-an de junio 1282 (1282-06-17)
en Kloster Helfta
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filozofo
verkisto
mistikulo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
statuo de Mechthild en Sollach (Valley), kirko Sanktaj Roĥo kaj Sebastiano

Mechthild de Magdeburgo (naskiĝinta ĉ. 1207 en la princujo-arkiepiskopujo de Magdeburg, mortinta en 1282 en Eisleben-Helfta) estis germanio cistercia mistikulino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Originante el bonstara familio kaj ne nekonante vivmediojn de nobeloj ŝi havis la unuajn viziojn en la aĝo de 12 jaroj. Kiel 20-jaraĝulino ŝi preferis vivi en la magdeburga grandurba anonimeco; eble ŝi jam tie vivis en rondoj de beginoj. Plaĉis al ŝi ankaŭ la de 1224 en Magdeburg aktivantaj dominikanoj: la dominikano Heinrich von Halle fariĝis ŝia konfesprenanto kaj interesata kritikisto de ŝiaj ideoj. En la kuro de la tempo konatiĝis enurbe ŝia akra kritikemo, ekz. pri malperfekteco de eklezianoj. Denove ŝi iris hejmen al sia familio antaŭ eniro de la klostro de Helfta.

Ŝia verko Das fließende Licht der Gottheit ("La fluanta lumo de la dieco") farita inter 1270 kaj 1280 estis apokalipsa-mistikisma, kvazaŭ interna biografio kun hagiografiaj trajtoj. Ĝi estis konata ankoraŭ antaŭ sia finiĝo. La legantara reago influis la kontinuigon fare de Mechthild kiu respektis malkritikojn kaj kritikojn de la jam finitaj eroj. Malŝaton ĉe kelkaj samtempuloj provokis ankaŭ ke ina laikulo verkis pri religia praktikado. La tria libro enhavas tradiciajn ĝenrojn (ekz. preĝoj, vizipriskriboj, mentoraj aforismoj, porpetoj), dum en la libroj 1 kaj 2 temigas kvazaŭ psikanalize bildigon de animaj statoj. Pli kaj pli gravas en pli malfruaj verk-eroj difinoj kaj klasika teologia fakargumentado; kaj aktualaĵoj kaj tempofiniĝo troveblas en ĝi. Tensio tutverke sentebla inter personaj spertoj, katolikaj-bibliaj faktoj igas ĉi verkon unika.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • P. G. Morel: Offenbarungen der Schwester Mechthild von Magdeburg oder Das fließende Licht der Gottheit, 1869 (represo 1980)
  • W. Schleußner: Mechthild von Magdeburg, 1929 (tradicio de franciskana manuskripto el Würzburg, kodekso I 110]
  • Revelationes Gertrudianae ac Mechtildianae, II: Sororis Mechtildis Lux divinitatis … editum Solesmensium OSB monachorum cura …, 1899 (eldono latinlingva)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]