Makisbirdoj
Aspekto
(Alidirektita el Megalurulus)
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Makisbirdoj, Megaluruloj aŭ Megalurulus, estas genro de kantobirdoj. Iam lokataj en la familio de Silviedoj, ili ŝajne ne estas proksime rilataj al la silvioj. Pli probable, ili apartenas al la ĵus agnoskata familio de Megaluredoj.
Tiu genro enhavas la jenajn speciojn:
- Novkaledonia megalurulo, Megalurulus mariei
- Bismarka megalurulo, Megalurulus grosvenori
- Buganvila megalurulo, Megalurulus llaneae
- Gvadalkanala megalurulo, Megalurulus whitneyi
- Ruĝeca megalurulo, Megalurulus rubiginosus
Temas pri brunecaj birdoj kun longaj aŭ larĝaj vostoj, kio aperas en la latina scienca nomo kie Megalurulus devenas el du radikoj el la antikva greka nome “mega” (granda) kaj “uros” (vosto).
|