Megawati Sukarnoputri
Dia Permata Megawati Setiawati SUKARNOPUTRI - prononco laŭ sistemo IFA [megaˈwati sukarnoˈputri) (naskita la 23-an de januaro 1947 en Jogjakarto, Indonezio) estas indonezia ŝtatisto kaj politikisto kaj estis prezidanto de ŝia lando de julio 2001 ĝis oktobro 2004, kaj la unua prezidanto naskita post la sendependeco de la lando. Vicprezidanto de Indonezio (1999-2001), membro de la Indonezia Popola Konsilio (1987-1992). Prezidanto de la Indonezia Demokrata Partio (1993-1996), fondinto kaj konstanta (ekde 1998) prezidanto de la Indonezia Demokrata Partio de Lukto [1].
Filino de la unua prezidanto de la lando, Sukarno. Vaste konata per la mallongaj versioj de la nomo Megawati Soekarnoputri kaj Megawati, same kiel sub la simpla kromnomo Mega [2][3].
Tuj post ŝia elekto al Prezidento, ŝi nomumis la gvidanton de la islama partio kiel sia vicprezidanto, por eviti kontraŭstaron al sia altranga posteno pro la kialo de ke ŝi estas virino.
En la unua rekta prezidant-elekto en oktobro 2004, ŝi estis venkita en la dua raŭndo fare de sia kontestanto kaj posteulo Susilo Bambang Yudhoyono. Tamen ŝi restas aktiva en politiko. Megawati estas nuntempe la gvidanto de la partio PDI-P, kiun ŝi fondis en 1996.
Megawati Sukarnoputri kuris kiel prezidenta kandidato en la elekto de julio 2009, sed perdis al aktuala prezidanto Susilo Bambang Yudhoyono. Kune kun la tria prezidenta kandidato, ŝi asertis ke la elekto havis gravajn neregulaĵojn, kaj postulis ke la elektovenko de Yudhoyono estu nuligita. En aŭgusto 2009, la aserto estis malaprobita fare de la Konstitucia Tribunalo de Indonezio [4].
En 2004, ŝi estis vicigita kiel la 8-a virino en la listo de la revuo Forbes de la 100 plej potencaj virinoj en la mondo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ini 7 Julukan Presiden Indonesia, Dari Soekarno Sampai Jokowi : Okezone Edukasi (28 November 2022). Arkivita el la originalo je 23 April 2023.
- ↑ Speech by Indian President R K Narayanan in honor of Megawati Sukarnoputri. Arkivita el la originalo je 5 May 2009. Alirita 5 May 2009 .
- ↑ "Obituary: Biju Patnaik (el Retarkivo {{{1}}})".
- ↑ Megawati Sukarnoputri, Mbak Pendiam itu Emas | Biografi Tokoh Indonesia. Arkivita el la originalo je 12 August 2007. Alirita 23 March 2007 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- (Arkiva) Westminster Paperoj en Komunikado kaj Kulturo. 2006 (Universitato de Westminster, Londono), Vol. 3(2): 41–59. ISSN 1744-6708 (presita); 1744–6716 (enreta). p. 41–59.
- "Most Powerful Women 2004 No. 8 Megawati Sukarnoputri". Arkivita el la originalo je 13 August 2010. Alirita 20 October 2004 .
- Karon, Tony. "La Princino kiu akceptis la Prezidantecon." Tempa Revuo. vendredo 27 julio 2001.
- Biografio de Megawati Sukarnoputri ĉe SekolahVirtual