Meilen (distrikto)
Distrikto Meilen | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
district of the canton of Zürich | |
Kantono | Zuriko |
Ĉefloko | Meilen |
Geografia situo | CH1903: 692933 / 235811 (mapo)47.2666666666678.6666666666667Koordinatoj: 47° 16′ N, 8° 40′ O; CH1903: 692933 / 235811 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 95697 (2007-12-31) |
Areo | 84,64 km² |
Loĝantardenseco | 1131 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 0107 |
La distrikto Meilen estas administra unuo de la Kantono Zuriko. La distrikto havis 93659 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 95697 ĝis la 31-a de decembro 2009.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La distrikto Meilen estas urbeca distrikto de la Kantono Zuriko. Ĝi estas identa kun la dekstra bordo de la Lago de Zuriko respektive la sudokcidenta flanko de la montoĉeno Pfannenstiel kaj portas ankaŭ la nomon Ora Bordo (germane: Goldküste), ĉar pro ĝia belega situo ĉe la suna lagobordo kaj farvoraj impostaj kondiĉoj, la tuta distrikto estas ŝatata loĝloko de multmilionuloj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo Zollikon aliĝis nur la 1-an de januaro 1986 al la distrikto Meilen. Antaŭe ĝi apartenis al la distrikto Zuriko.a
Limoj
[redakti | redakti fonton]La distrikto limas norde al la distrikto kaj urbo Zuriko, oriente al la distrikto Uster, sudokcidente al la distrikto Hinwil, sude al la Kantono Sankt-Galo kaj oriente al la Lago de Zuriko, je kies alia flanko troviĝas la distrikto Horgen. Kun Horgen la urbo Meilen estas ligita per linia pramŝipo.
Politikaj komunumoj de la distrikto Meilen
[redakti | redakti fonton]La distrikto Meilen havas 11 komunumojn (stato 2011), el kiuj la urbo Stäfa estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Poŝtkodo | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunuma kodo |
---|---|---|---|---|---|
![]() |
8703 | Erlenbach | 5193 | 2.97 | 0151 |
![]() |
8704 | Herrliberg | 5940 | 8.97 | 0152 |
![]() |
8634 | Hombrechtikon | 7852 | 12.19 | 0153 |
![]() |
8700 | Küsnacht | 13999 | 12.35 | 0154 |
![]() |
8708 | Männedorf | 10213 | 4.78 | 0155 |
![]() |
8706 | Meilen | 12227 | 11.93 | 0156 |
![]() |
8618 | Oetwil ĉe la lago | 4369 | 6.09 | 0157 |
![]() |
8712 | Stäfa | 13722 | 8.59 | 0158 |
![]() |
8707 | Uetikon ĉe la lago | 5711 | 3.49 | 0159 |
![]() |
8702 | Zollikon | 11995 | 7.84 | 0161 |
![]() |
8126 | Zumikon | 5026 | 5.44 | 0160 |
Totale | 11 | 95697 | 84,64 | 0107 |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la distrikto Meilen
- Meilen (distrikto) en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
|
|