Saltu al enhavo

Meir Dizengoff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meir Dizengoff
Persona informo
Naskonomo Меер Янкелевич Дизенгоф
Naskiĝo 25-an de februaro 1861 (1861-02-25)
en Besarabio
Morto 23-an de septembro 1936 (1936-09-23) (75-jaraĝa)
en Tel-Avivo
Tombo Trumpeldor cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtataneco Rusia Imperio
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Parizo - kemia inĝenierarto (1888–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio General Zionists (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Zina Dizengoff (en) Traduki (dekjaro de 1890–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo diplomato
entreprenisto
politikisto
kemiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Meir DIZENGOFF (hebree: מאיר דיזנגוף, ruse: Меер Янкелевич Дизенгоф; naskiĝinta la 25-an de februaro 1861 en Echimăuți/ Moldavujo, mortinta la 23-an de septembro 1936 en Tel-Avivo) estis besarabia inĝeniero kaj komercisto kaj unua urbestro de Tel-Avivo. Por li nomiĝis ekz. la bulvardo Dizengoff.

Estinte volontulo en la armeo de la Rusia Imperio en Ĵitomir[1] li fariĝis oficiro; pro partopreno en la ribela organizo Narodnaja Volja li estis arestita en 1885 por ok monatoj. Poste li ekinteresiĝis pri cionismo studante de 1887 ĥemian inĝenieradon ĉe la universitato de Parizo. En 1892 li fondis en Naĥŝolim (distrikto Ĥajfo) vinbotelfabrikon kio fiaskis. Post nupto kun Zina-Haya Brenner en Aleksandrio en la 1893-a jaro la paro reiris Rusujon.

Impresite de Theodor Herzl li varbis judojn de Odeso je cionismo; en 1903 li estis ties delegito dum la 6-a Cionisma Kongreso je Bazelo kie li akre kontraŭis la proponon krei judan ŝtaton en Ugando. En 1904 li fondis Odese la societon Geulah engaĝiĝantan pri aĉetado de terenoj en Palestino. En 1905 li reekloĝis en Palestino.[2] Dizengoff laboris parte por Geulah-Kompanio parte en propra transportfirmao. En la 11.4.1909 ĉe la marbordo de Jafo kolektiĝis 66 familioj por gajni loterie parcelojn por domkonstruo en Tel-Avivo. Parton de la disdonota tereno akiriĝis jam en 1905.[3]. En 1911 Dizengoff iĝis prezidanto de la komitato de la posedantoj.[4]. Dum la Unua Mondmilito Dizengoff estis evakuite en Damasko; vidviĝinte en 1930 li eksgastigis en la teretaĝo de sia domo artomuzeon. Post kiam Tel-Avivo fariĝis urbo, li estis de 1921 ĝismorte ties urbestro.

Sian domon ĉe Rothschild-Bulvardo kaj la postlasitaĵojn li donis al Tel-Aviva Muzeo de Arto. Samloke proklamiĝis en la jaro 1948-a la sendependeco de Israelo. De 1937 la municipo aljuĝas ĉiujare Dizengoff-Premion al pentristoj aŭ skultptistoj.[5]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • "Dizengoff, Meir", ĉe: Yaacov Shimoni: Biographical dictionary of the Middle East, Facts on File, New York 1991,p. 73

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Tie li konatiĝis kun al posta edzino Zina-Haya Brenner. Ŝi nomdonis al la Dizengoff-Placo en Tel-Avivo.
  2. 'Meir Dizengoff, der Gründer Tel Avivs, gestorben", ĉe: Pariser Tageszeitung, 25.9.1936, p. 4
  3. Herbert Sonnenfeld: "Meir Dizengoff". Ĉe: Gemeindeblatt der Jüdischen Gemeinde zu Berlin, 30.9.1936, p. 2
  4. Peter Abelow: "On and Off the Beaten Track at… Independence Hall" - ĉe: jewishaction.com
  5. "Dizengoff prize winners 2019"