Meir Vilner
Meir Vilner | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 23-an de oktobro 1918 en Vilno | ||||
Morto | 5-an de junio 2003 (84-jaraĝa) en Tel-Avivo | ||||
Tombo | tombejo Jarkon ![]() | ||||
Lingvoj | hebrea • jido • pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando Israelo ![]() | ||||
Alma mater | Hebrea Universitato de Jerusalemo ![]() | ||||
Partio | Partio Komunista de Israelo (1965–) Ĥadaŝ Palestine Communist Party (en) ![]() Maki (en) ![]() Komunista Partio de Pollando ![]() | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Esther Vilenska (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto ![]() | ||||
Aktiva en | Jerusalemo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Meir VILNER (hebree מאיר וילנר; naskiĝis Ber KOVNER la 23-an de oktobro 1918 en Vilno ; mortis la 5-an de junio 2003 en Tel-Avivo) estis komunista israela politikisto kaj gvidanto de la Komunista Partio de Israelo (MAKI). Li estis membro de la Kneset dum proksimume 35 jaroj [1].
Li estis la plej juna kaj plej longeviva el la 37 subskribintoj de la Deklaracio de Sendependeco de Israelo en 1948 [2].
Kiel la juda gvidanto de la Komunista Partio de Israelo (CPI), 95% el kies membroj estis araboj, li malakceptis Cionismon, diskonigis la israelan atoman armilan programon en 1963 kaj oponis la altrudon de militleĝo sur israelaj araboj (trudita en 1949, ĝi estis levita en 1966) [3].
La politika linio de Vilner, kiu estis sovetia lojala, estis tre ŝatita de Sovetunio; en 1978 li estis premiita la Ordenon de Amikeco inter Popoloj [4]. Li ne akceptis Perestrojkon kaj rigardis la falon de komunismo en Sovetunio kiel puĉo [5].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Israeli Communist leader Meir Vilner dies at 84. By Hans Lebrecht. People's World, 28 June 2003.
- ↑ Israel Ministry of Foreign Affairs. Interviews with Signatories of the Declaration. Meir Vilner, by Dan Izenberg.
- ↑ Joffe, Lawrence, "Meir Vilner", 21 June 2003. Kontrolita 8 November 2007.
- ↑ Вильнер Меир.
- ↑ Shindler, Colin. (2012) Israel and the European Left. New York: Continuum. ISBN 9781441159816.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Meir Vilner ĉe la retejo de la Kneset