Melchior Bischoff
Melchior BISCHOFF (naskigĝinta la 20-an de majo 1547 en Pößneck, mortinta la 19-an de decembro 1614 en Koburgo) estis germana animizorganto kaj eklezikanta verkisto (protestantisme).
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de ŝuflikisto, li laboris de 1568 ĉe la municipa lernejo de Rudolstadt antaŭ deĵorado kantora je Altenburg. Nomumite en 1570 fare de la pößneck-anoj diakono, li perdis en 1574 sian oficon pro neakcepto de la melanktonaj doktrinoj (Philippistische Artikel).
Laboronte paroĥestrece je Geckenheim (Weigenheim) kaj ekde 1579 je Thundorf, li transprenis similan postenon en Frankonio. Post detronigo de la melankton-emuloj oni dungis lin en 1585 en sia naskiĝurbo kiel paroĥestron. En 1590 vokis oni lin al Koburgo por fariĝi kortega predikisto. En decembro 1594 li faris la funebran paroladon por Elizabeto, edzino de duko Johano Frederiko, kaj novembro 1595 por la duko mem. La kadavroj de ambaŭ estis transportitaj Koburgon el prizonoj en Aŭstrujo.
Bischoff mem nomumiĝis en 1597 superintendanto de Eisfeld kaj en 1599 ĝenerala superintendato por Koburgo. En septembro 1599 li benis la duan geedziĝon de duko Johano Kazimiro kun Margareto (Brunsvivo-Lüneburg) kiuj geedziĝis Koburge.[1][2] Bischoff verkis plurajn kantojn kiujn oni presis por pluraj koburgaj kantolibroj. En julio 1620 li komisiiĝis fari la funebran paroladon por duko Frederiko Vilhelmo la 1-a (Saksio-Vajmaro). Pluraj liaj predikoj nun ciferece disponeblas.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Das Leben für uns in den Tod gegeben
- Vom ewigen Leben der Auserwelten Gottes: 8 Predigten (1597)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Georg Brückner: "Bischoff, Melchior" - ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB), volumo 2, Duncker & Humblot, Leipzig 1875, p. 675
- Diethard Schumann: "Das umtriebige Leben des Melchior Bischoff: vom Schusterjungen zum Coburger Generalsuperintendent", ĉe Coburger Geschichtsblätter (13/2005), partoj 3+4, p. 79–83
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Das fürstliche Beilager Herzog Johann Casimirs auf Schloss Heldburg und in Coburg" - ĉe Norbert Klaus Fuchs: Das Heldburger Land – ein historischer Reiseführer. Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza 2013, ISBN 978-3-86777-349-2
- ↑ Hochzeitpredigt samt christlicher Ermahnung vor der Kopulation, Coburg 1601, Landesbibliothek Coburg, ciferecigita kolektaro