Mellikon
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mellikon (stacidomo). |
Mellikon | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Zurzach |
Koordinatoj | 47° 34′ 10″ N 8° 21′ 15″ O / 47.56944 °N, 8.35417 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 34′ 10″ N 8° 21′ 15″ O / 47.56944 °N, 8.35417 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 251 |
Areo | 2,70 km² |
Alteco | 357 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5465 |
Komunumkodo | 4314 |
Pri la komunumo
[redakti | redakti fonton]Mellikon estas komunumo en la distrikto Zurzach de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 251 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Mellikon situas ĉe la suda bordo de Rejno, kiu formas la landlimon kun Germanio, kaj la norda deklivo de Tavola Ĵuraso. Krom la ĉefvilaĝo mem al la komunumo apartenas ankaŭ la du setlejoj Unterberghof kaj Oberberghof, kiuj situas pli supre sur la deklivo de la montoĉeno Haslibuck.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,70 km², de kiuj 1,36 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,48 de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 556 m s.m., sur la monteto Haslibuck, dum la plej malalta punkto troviĝas sur alteco de 333 m s.m. ĉe la bordo de Rejno.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Mellikon limas en nordo al la germana komunumo Küssaberg,en nordoriento al Hohentengen, kiu ankaŭ situas en Germanio, en oriento al Rümikon, en sudo al Wislikofen, en sudokcidento al Böbikon, kaj en okcidento al Rekingen.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Mellikon estas konektita al la publika trafikreto per la trajnlinio de Koblenco tra Bülach al Vinterturo, kiun servas la turgovia fervojkompanio THURBO. Tra la komunuma teritoria pasas ankaŭ la poŝtaŭtolinio de Baden al Kaiserstuhl.
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefovjo n-ro 7 de Bazelo al Vinterturo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Mellikon datiĝas el la jaro 1113 kiel Meliken.
En la jaro 1922 estis trovitaj en la loko Rheinzelg murruinoj, kiuj verŝajne estas restaĵoj de romia gradoturo.
Dum mezepoko Mellikon troviĝis sub la regado de la Episkopejo Konstanco. Kiam en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, Mellikon estis atribuita al la subvoktejo Zurzach de la Grafejo Baden.
Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, la komunumo dum kvin jaroj apartenis al la tiama Kantono Baden. Per la mediacia akto en la jaro 1803 la Kantono Baden estis dissolvita kaj integrita al la nova Kantono Argovio. Mellikon fariĝis komunumo de la argovia distrikto Zurzach.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Distrikto Zurzach | |
---|---|
Bad Zurzach - Baldingen - Böbikon - Böttstein - Döttingen - Endingen - Fisibach - Full-Reuenthal - Kaiserstuhl - Klingnau - Koblenz - Leibstadt - Lengnau - Leuggern - Mellikon - Rekingen - Rietheim - Rümikon - Schneisingen - Siglistorf - Tegerfelden - Unterendingen - Wislikofen |