Saltu al enhavo

Mensa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mensa
emblemo
societo de inteligenteguloj
asocio
internacia ne-registara organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1-a de oktobro 1946 vd
Sidejo Caythorpe, Lincolnshire, Unuiĝinta Reĝlando
Fondinto(j) Lancelot Ware • Roland Berrill vd
Ĉefestro(j) Bibiána Balanyi (en) Traduki (2015–2019) Redakti la valoron en Wikidata vd
Filioj Mensa Österreich (en) Traduki
Italian Mensa (en) Traduki
Mensa Mexico (en) Traduki
Mensa Spain (en) Traduki
Mensa Sweden (en) Traduki
Mensa in Deutschland (en) Traduki
Mensa Finland (en) Traduki
Mensa France
Mensa Czechia (en) Traduki
American Mensa (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Mensa estas internacia klubo fondita en Oksfordo en 1946, kiu celas renkontigi la inteligentulojn ĉiunivelajn. Por membriĝi nur necesas atingi poentaron en la supra 2% de psikologia testo de intelekta kvociento.

En Mensa renkontiĝas bril-spiritaj homoj por interagi plene kaj libere konversacii sur bazo de egaleco kaj reciproka interkompreniĝo. Tute demokratie, Mensa estas malfermata al homoj el ĉiu lando, socia origino, aĝo, klereco, kredo, pensmaniero, kulturo, raso, vivmaniero, profesio, ktp.

Mensa estas neŭtrala opinie, krede kaj politike. Estas 140 000 mensanoj en pli ol 100 landoj, kiuj opinias kaj kredas libere kaj diverse, kiuj helpas unu la alian dum vojaĝoj (orientado kaj gastigado) kaj ebligas internacian amikecon. Se ne ekzistas landa asocio, eblas individue aliĝi al Mensa.

Espermenso[redakti | redakti fonton]

Esperanto estas uzata en Mensa. Iuj parolantoj de Esperanto formis klubon sub la nomo Espermenso[1]. En 2020 renaskiĝis Espermenso, kiel privata grupo en Fejsbuko por membroj de Mensa kaj UEA, kaj simpatiantoj, kaj en 2021 aperis kanalo kaj grupo en Telegram.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]