Meromorfa funkcio
En kompleksa analitiko, meromorfa funkcio aŭ meromorfio estas funkcio, kiu estas holomorfa ĉie krom ĉe izolitaj punktoj (kiuj nomiĝas polusoj de la funkcio).
Difino
[redakti | redakti fonton]Supozu, ke estas malfermita subaro de la kompleksa ebeno. La notacio
signifas la rimanan sferon. Do, funkcio
estas meromorfa, se kaj nur se ĝi plenumas la jenajn kondiĉojn:
- (Holomorfeco krom polusoj) La malvastigaĵo estas holomorfa funkcio sur .
- (Izolitaj polusoj) La malbildo konsistas el izolitaj punktoj, kaj ĉe ĉiuj el tiuj izolitaj punktoj, la funkcio havas poluson. Alivorte, pri iu ajn , se , do ekzistas ĉirkaŭaĵo , entjero , kaj vico de kompleksaj nombroj tiaj, ke pri ĉiu ajn , do (la serio de Laurent).
Pli abstrakte, la aro de meromorfaj funkcioj sur estas kampo, kiu estas la ringo de frakcioj de la komuta ringo de holomorfaj funkcioj sur . Tio signifas, ke ĉiu meromorfa funkcio estas esprimebla kiel la rilatumo inter du holomorfaj funkcio, el kiuj la dividanto ne estas ĉie nul. (Tamen, la dividato povas esti nul.)
Ekzemploj
[redakti | redakti fonton]Se kaj estas polinomoj, kaj , do la rilatumo
estas meromorfa funkcio sur la tuta kompleksa ebeno. La polusoj de la ĉi-supra meromorfa funkcio estas la nuloj de .
Ĉiu holomorfa funkcio estas meromorfa.
La funkcio ne estas meromorfa sur la tuta kompleksa ebeno, ĉar la neordinaraĵo ĉe ne estas poluso. (Tamen, ĝi estas holomorfa — kaj tial meromorfa — sur .)