Saltu al enhavo

Mervyn Peake

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mervyn Peake
Persona informo
Naskiĝo 9-an de julio 1911 (1911-07-09)
en Guling, Jiujiang
Morto 17-an de novembro 1968 (1968-11-17) (57-jaraĝa)
en Burcot
Mortis per Neŭrologia malsano Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Croydon College (en) Traduki
Eltham College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Mervyn Peake
Memorigilo Mervyn Peake
Familio
Patro Ernest Cromwell Peake (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Maeve Gilmore (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
ilustristo
romanisto
poeto
pentristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Londono vd
Verkado
Verkoj Gormenghast trilogy vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mervyn Laurence PEAKE (naskiĝis la 9-an de julio 1911 en Lianxi , Jiangxi, mortis la 17-an de novembro 1968, en Oxfordshire) estis brita verkisto de fantasta literaturo, poeto, dramisto, artisto kaj ilustristo [1].

Li estas plej konata pro la trilogio Gormenghast kiu sekvas la vivon de Titus Groan [2] [3][4]. La verkoj de Peake estas foje komparitaj kun tiu de J. R. R. Tolkien, sed lia superreala fikcio estas influita fare de Charles Dickens kaj Robert Louis Stevenson kontraste al la studoj de Tolkien de mitologio kaj filozofio .

Mervyn Peake skribis rakontojn por infanoj kaj plenkreskuloj, teatraĵojn kaj radioteatraĵojn, kreis la romanon Mister Pye, relative streĉe strukturita verko en kiu Dio implicite mokas la evangeliismajn pretensojn kaj la komfortan mondvidon de la samnoma heroo.

Li frue estis konata kiel genia artisto kaj ilustristo. Sukceso venis al li en la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj, kiam li vivis en Londono kaj ricevis mendojn por portretoj de famaj homoj (kolekto de tiuj desegnaĵoj daŭre estas konservita fare de liaj heredantoj). Kelkaj el la verkoj de Mervyn Peake estas en Londono en la kolektoj de la Nacia Portretgalerio kaj la Imperia Milita Muzeo.

La nepo de Peake estas brita muzikisto kaj kantaŭtoro Jack Peñate

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. The 50 greatest British writers since 1945.
  2. Gormenghast's Mervyn Peake 'influenced by death camp'. BBC News (5 July 2011). Alirita 13 August 2014.
  3. Robert Irwin, "Peake, Mervyn (Laurence)", St. James Guide To Fantasy Writers, ed.
  4. John Clute, "The Titus Groan Trilogy", in Frank N. Magill (ed.), Survey of Modern Fantasy Literature, Vol.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]