Mesão Frio
Mesão Frio | |||
---|---|---|---|
urbo de Portugalo (1152 (Gregoria)–) municipo de Portugalio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 5040 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 433 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 166 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 10′ N, 7° 53′ U (mapo)41.166666666667-7.8833333333333Koordinatoj: 41° 10′ N, 7° 53′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 26,65 km² (2 665 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mesão Frio [+] | |||
Mesão Frio estas portugala urbo kaj municipo en la Distrikto Vila Real, Norda regiono kaj subregiono Doŭro, kun ĉ. 1 615 loĝantoj (2021).
Ĝi estas sidejo de municipo Mesão Frio de 26,65 km² de areo (ĝi estas la plej malgranda municipo en la distrikto) kaj 3 547 loĝantoj (en 2021), subdividite en kvin submunicipoj. La municipo limas norde kaj oriente kun Peso da Régua, sude kun Lamego kaj Resende kaj okcidente kun Baião.
Historio
[redakti | redakti fonton]La homa loĝado de tiu teritorio, datas el prahistorio, multe antaŭ la romia okupado, kiel atestas kelkaj kastrumoj kaj arkeologiaj trovitaĵoj en kelkaj lokoj. Fine de la 3-a jarcento a.n.e. startis la romia koloniigo de la teritorio aktuale portugala (mejloŝtonoj). Poste, kaj ĝis la fondo de la reĝlando Portugalio, tiu teritorio estis sinsekve okupita de Suevoj, Visigotoj kaj islamanoj.
Meze de la 19-a jarcento la administraciaj reformoj faritaj en la municipa nivelo rezultis en la aktuala formo de la municipo.
La loĝantaro de Peso da Régua atingis pinton de pli ol 24 600 loĝantoj en la 1950-aj jaroj, sed poste okazis forta elmigrado kaj ĝi malaltiĝis ĝis nunaj pli ol 14 000.
Administracia ento
[redakti | redakti fonton]La municipo Mesão Frio estas dividita en kvin fregezioj:
- Barqueiros
- Cidadelhe
- Oliveira
- Mesão Frio (Santo André)
- Vila Marim
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Domo de la verkisto Domingos Monteiro en Santo André
- Domoj Macaca do Pelourinho, de Vista Alegre kaj de Povo de Barqueiros, Marcos Pombalinos kaj pilorio de Barqueiros
- Kastrumo de Céltico, domoj de Quinta do Côtto, de Outeiro, do Paço (de la Palaco), do Terreiro, Marco Pombalino kaj Ponto de Martinhos en Cidadelhe
- Domoj de Quinta Nova, D' Além, de Torres, de Sant'Ana, de Castelo en Oliveira
- Domoj de Carreira, de Gafaria, de Picota, de Rede, de Cabo De Vila, de Fragosos, de Vale do Couto en Santo André
- Fontanoj Chafariz das Fontaínhas, Chafariz do Largo da Independência kaj Chafariz do Largo do Cruzeiro, Krucmonumento aŭ Cruzeiro, Pilorio, Ponto de Carrapatelo, domo de Carrapatelo Albertina de Araújo, Turo de la preĝejo de Santa Cristina en Santo André
- Romanikaj Tombokofroj, domoj de Ordem Terceira, de Asilo, de Guedes, de Negrões, de Registro kaj de Cabrais en Santo André
- Franciskana Konvento, Marco Pombalino kaj Antikva Hospitalo de Mesão Frio en Santo André
- Domoj de Santiago, de Valdourigo, de Granjão, de Paço (Palaco], de Salgueiral (salikejo) kaj fontano Chafariz de Vila Marim
- Casa do Povo (popoldomo), Marco Pombalino, kaj Ponto Cavalar en Vila Marim
Ekleziaj heredoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejoj de Vila Marim, de Barqueiros, de Cidadelhe, de Oliveira
- Preĝejoj de Santa Cristina, de Vila Jusã, de São Nicolau en Santo André
- Kapeloj Nossa Sra. da Conceição, kaj de la Tombejo de Barqueiros
- Kapeloj de Nossa Sra. da Conceição (Lugar da Forca), de Nossa Sra. da Conceição (Rede), de São Caetano, de Santo António, de Mártir São Sebastião, de Nossa Senhora do Rosário en Vila Marim
- Kapeloj de Santa Rita, de São Lázaro kaj de Santo António, de São Silvestre en Santo André
- Kapeloj de São Gonçalo en Cidadelhe, de Nossa Sra. da Piedade kaj de Santa Bárbara en Oliveira
- Funebraj monumentoj "alminhas" ĉe la tombejo de Mesão Frio kaj de Santa Cristina en Santo André, kaj de Calçada en Vila Marim
- Nossa Sra. de Boa Passagem (suda bordo de la rivero Douro) en Barqueiros
- Senhor dos Perdidos en Santo André
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Hospitalo de Santa Casa da Misericórdia.
-
Cidadelhe.
-
Preĝejo de São Nicolau kaj Hospitalo de Santa Casa da Misericórdia.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Mesão Frio Arkivigite je 2021-11-30 per la retarkivo Wayback Machine
- Pelos Caminhos do Douro Arkivigite je 2014-12-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Pesquisa de Património / Direção-Geral do Património Cultural
- Douro Valo - Mesão Frio
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mesão Frio en la portugala Vikipedio.