Mesenio
Mesenio | ||||
---|---|---|---|---|
Administra provinco | ||||
provinco de Grekio [+] | ||||
Lando | Grekio | |||
Ĉefurbo | Kalamata | |||
- koordinatoj | 37° N, 22° O (mapo)37.16666666666722Koordinatoj: 37° N, 22° O (mapo) [+] | |||
Akvokolektejo | 2 154 km² (215 400 ha) [+] | |||
Areo | 2 154 km² (215 400 ha) [+] | |||
Loĝantaro | 146 080 (2021) | |||
Denseco | 68 loĝ./km² | |||
Poŝtkodo | 24x xx [+] | |||
Telefona antaŭkodo | +30-272x0 | |||
Aŭtokodo | KM | |||
Municipoj | 25 | |||
|
||||
Mesenio | ||||
Vikimedia Komunejo: Messenia [+] | ||||
Mesenio (greke Μεσσηνία, Messenia) ĝis administra reformo efektivita komence de 2011 estis administra provinco en la moderna ŝtato Grekio.
Dum la antikva epoko la teritorio estis floranta regno. Ĝi troviĝas en la sud-okcidento de la preskaŭinsulo Peloponezo. En la eposoj Iliado kaj Odiseado de Homero la regiono aparte konatiĝis pro la mita reĝo Nestoro de Piloso. Ĉefurbo de la regno dum la antikva epoko estis la urbo Meseno, ankoraŭ hodiaŭ ekzistanta. Centro de la moderna regiono tamen estas la signife pli granda urbo Kalamata.
Laŭ komparo kun aliaj regionoj de Grekio, Mesenio havas relative multe da akvo kaj samtempe varman, sunoriĉan klimaton kaj fekundan grundon, tial ke fruktoj kaj legomoj - ankaŭ por la eksporto al aliaj ŝtatoj - bone kreskas.