Metatarso
Etoso
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a2/Metatarsal_bones01_-_superior_view.png/180px-Metatarsal_bones01_-_superior_view.png)
La metatarso aŭ metatarsaj ostoj estas grupo de kvin longaj ostoj en la piedo situanta inter la tarsostoj de la malantaŭa kaj mez-piedo kaj la falangoj de la piedfingroj. Malhavante individuajn nomojn, la metatarsaj ostoj estas nombritaj de la meza flanko (flanko de halukso): la unua, dua, tria, kvara, kaj kvina metatarsaj. La metatarsoj estas analogaj al la metakarpaj ostoj de la mano.