Saltu al enhavo

Metformino

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Dumetilbiguanido
Kemia formulo
C4H11N5
Metformino
Bastona kemia strukturo de la
Dumetilbiguanido
Metformino
Tridimensia kemia strukturo de la Dumetilbiguanido
Gŭanidina estas nature trovata en la en:Galega officinalis
Gŭanidina estas nature trovata en la en:Galega officinalis.
CAS-numero-kodo 657-24-9
ChemSpider kodo 3949.html 3949
PubChem-kodo 4091
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka solidaĵo
Molmaso 129,16504 g mol−1
Denseco 1,0743 g/cm−3[1]
Fandpunkto 199,5 °C [2]
Bolpunkto 225,1 °C [3]
300,8 °C [4]
Refrakta indico  1,5760[5]
Acideco (pKa) 2,8 [6]
Ekflama temperaturo 58,1 °C [7]
135,7 °C[8]
Solvebleco Akvo:<1 x 10-3 g/L
Mortiga dozo (LD50) 1000 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P264+265, P270, P271, P280, P301+317, P302+352, P304+340, P305+351+338, P319, P321, P330, P332+317, P337+317, P362+364, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Metforminodumetilbiguanido estas organika kombinaĵo rezultanta per traktado de metformino kaj fenetila klorido:. Ĝi estas blanka solidaĵo, solvebla en akvo, kaj solvebla en nepolaraj organikaj solvantoj. Ĝi prezentas Metformino , Buformino , 2,6-Duklorofenolo . Metformino estas aromata estero kaj posedas 4 karbonatomojn, 11 hidrogenatomojn kaj 5 nitrogenatomojn. Metformino uzatas en kemiaj sintezoj kaj en la preparado de farmaciaĵoj kaj industriaĵoj.

Proprecoj

[redakti | redakti fonton]

Metformino (vendata kiel Glifage, Dimefor, Glucoformin, Glucophage, inter aliaj markoj, kaj kiel senmarka medikamento) estas buŝa kontraŭdiabeta medikamento de la biguanida klaso. Ĝi estas unu el la elekteblaj drogoj en la traktado de diabeto tipo 2, precipe ĉe la obezaj aŭ tropezaj homoj. Ĝi estas la plej uzata kontraŭdiabeta medikamento en Brazilo kaj Usono (kie ĝi estis preskribita preskaŭ 35 milionoj da fojoj en 2006 kiel ĝeneraluza medikamento). Metformino kaj glibenklamido (sulfonilureo) estas la solaj buŝaj kontraŭdiabetaĵoj en la Listo de la Esencaj Medikamentoj de la Monda Organizaĵo pri Sano. En Brazilo, ili estas parto de la programo "Populara Apoteko de la Sanministerio".

La oftaj kromefikoj de la metformino estas malmultaj kaj preskaŭ nulaj en severeco, ili povas aperi komence de la kuracado: kramfoj, diareo, foje naŭzo kaj vomado, kaj estas ĝenerale limigitaj al la komenco de la traktado. Metformino estas unu el la malmultaj kontraŭdiabetaĵoj, kiuj ne kaŭzas hipoglikemion (tio estas kial ĝi foje estas klasifikita kiel normoglikemiiga[9] kaj ne kiel hipoglikemiiga) kaj ne kaŭzas plipeziĝon. Metformin-klorhidrato ankaŭ povas esti uzata en kazoj de grasa hepato (aŭ hepata steatozo) sed sciencaj studoj ankoraŭ ne montris definitivan avantaĝon en ĉi tiu kondiĉo. Oni multe diras pri ebla malpliiga efiko de metformino, sed ĉi tio ne respondas al la realo, ĉar ĝi estas konsiderata kiel drogo kun neŭtrala efiko sur korpa pezo. Ankaŭ ne veras, ke metformino antaŭenigus korpan grasan perdon.

Metformino ŝajnas funkcii laŭ tri apartaj manieroj:

Ĝi malpliigas la sorbadon de karbonhidratoj ĉe la intesta nivelo. Reduktas la produktadon de glukozo de la hepato. La hepato uzas parton de sia manĝaĵo por stoki glukozon. Tiel, kiam via korpo trapasas streĉan kondiĉon, la hepato liberigas ĉi tiun glukozan rezervon, kiel ekstran fonton de energio, al la cerbo kaj muskoloj, kaŭzante akcelitan bruladon de abdomena graso.

Ĝi pliigas la periferian konsumadon de glukozo, plibonigante la ligon de insulino al ĝiaj receptoroj. Ĝi pliigas la sentemon de ĉeloj al insulino. Insulino estas la hormono respondeca por meti sangan glukozon en la ĉelojn de la korpo tiel ke ĝi povas esti uzata kiel brulaĵo aŭ stokita. Insulinrezisto estas malsano, kie troaj kvantoj da insulino estas necesaj por enigi glukozon en ĉelojn.

La cirkulado de grandaj kvantoj de insulino en la korpo povas konduki al obezeco, iuj specoj de kancero kaj kardiovaskulaj problemoj. Krome, la situacio troŝarĝas la pankreaton, kiu povas maljuniĝi pli frue kaj ĉesi produkti insulinon, igante la individuon diabeta.

La evoluo de la biguanida klaso estis derivita de studado pri la efikoj de la planto Galega officinalis, vaste uzata en Eŭropo ekde la Mezepoko kiel populara terapio por la poliurio de diabeto. Poste oni malkovris la kemian komponaĵon respondecan pri la hipoglikemia efiko de la planto – nomata galegina –, derivaĵo de la guanidino. Gŭanidino per si mem estas tro toksa por esti uzata kiel medikamento, sed la evoluo de la derivitaj agentoj daŭris, kaj en 1957 la unua scienca priskribo de la metformino estis publikigita. Metformino unue eniris en klinika uzo en Francio en 1979; en Usono, ĝi estis aprobita nur fine de 1994, pro longdaŭraj zorgoj pri la sekureco de biguanidoj.

La ĉefa indiko por metformino estas la diabeto mellitus tipo 2, precipe ĉe obezaj homoj kaj kiam ĝi estas akompanata de insulina rezisto. Metformino reduktas la okazon de ĉiuj diabetaj komplikaĵoj, inkluzive de kardiovaskulaj komplikaĵoj, kaj ŝajnas havi la plej bonan proporcion riskan-profitan inter ĉiuj kontraŭdiabetaj medikamentoj, eĉ tiuj de pli lastatempa evoluo. Male al sulfonilureoj, la alia klaso de medikamentoj plej uzataj kontraŭ diabeto, metformino sole ne kapablas kaŭzi hipoglikemion, ĉar ĝi ne pliigas aŭ stimulas sekrecion de insulino (kvankam oni raportis tre maloftajn kazojn de hipoglikemio post intensa fizika ekzercado); tial, ĝi foje estas konsiderata "normoglikemia agento". Metformino ne kaŭzas plipeziĝon, kaj eĉ povas kaŭzi iomete malplipeziĝon. Ĝi ankaŭ reduktas liberajn grasacidajn nivelojn, kaj povas diskrete redukti LDL-on kaj trigliceridajn nivelojn.

Metformino ankaŭ estas indikita kaj efika en la traktado de polikista ovaria sindromo (PCOS), en kiu insulina rezisto ŝajnas esti fundamenta faktoro. Metformino estas la plej preskribita insulin-sentiga medikamento kaj estas ofte uzata por trakti metabolajn komplikaĵojn kaj kardiovaskulajn riskojn en pacientoj kun PCOS. Ĝi ankaŭ plibonigas la fekundecon kaj profilon hemostatan (koaguladon) de la pacientoj. La Nacia Instituto pri Sano kaj Klinika Plejboneco, brita registara agentejo, rekomendas, ke virinoj kun PCOS kaj korpa masa indekso (BMI) supera al 25 ricevu metforminon kiam aliaj traktadoj ne havas efikon. La uzo de la metformino estis studita en senalkohola grashepato (NAFLD) kaj senalkohola steatohepatito (NASH, EENA aŭ NASH) kaj en frumatura pubereco, tri malsanoj kiuj ankaŭ implikas insulinreziston. Tamen, metformino ankoraŭ ne estis aprobita por tiaj uzoj, kaj eksperimentaj studoj montris, ke ĝia profito en NAFLD povas esti nur provizora.

Mekanismo de ago

[redakti | redakti fonton]

La mekanismo de ago de metformino estas ankoraŭ necerta, malgraŭ duonjarcento da uzo kaj bone karakterizitaj terapiaj avantaĝoj. La ĉefa respondeca por la hipoglikemia agado de metformino ŝajnas esti redukto de la produktado de glukozo en la hepato (neoglukogenezo), krom malpliigo de sorbado de glukozo en la gastrointesta vojo kaj pliigo de la sentiveco al insulino, pro la pli granda uzo de glukozo per la muskoloj. La neoglukogenezo de "averaĝa" persono kun diabeto povas esti trioble pli alta ol tiu de homo sen la malsano; metformino kapablas tranĉi ĝin je pli ol 30%.

Studo publikigita en 2001 pruvis, ke metformino stimulas la funkcion de enzimo nomata AMPK, kiu ludas gravan rolon en la lipido kaj glukoza metabolo. La molekulaj celoj kun kiuj metformino rekte interagas ankoraŭ estas nekonataj.

Koncerne ĝian sekundaran rolon en hemostata plibonigado (koaguliĝo), estis lastatempe sugestite ke la redukto en la niveloj de mikropartikloj kiuj esprimas histofaktoron povas esti meĥanike implikita.

Malfavoraj efikoj

[redakti | redakti fonton]

Gastrointestaj

[redakti | redakti fonton]

La plej oftaj adversaj efikoj de metformino estas ordinare gastro-intestaj - naŭzo, vomado, diareo, gaso, kramfoj kaj milda manko de apetito - kaj estas pli oftaj komence de la traktado aŭ post pliigo de dozo. Metformino ŝajnas kaŭzi gastro-intestan malkomforton pli ofte ol la plej multaj aliaj kontraŭdiabetaj agentoj. En nordamerika klinika studo de 286 pacientoj, pli ol duono de tiuj ricevantaj metforminon raportis diareon, kompare kun iom pli ol 11% de tiuj ricevantaj placebon, kaj kvarono de la pacientoj raportis naŭzon aŭ vomadon, kompare kun iom pli ol 8% de tiuj ricevantaj placebon.

Kvankam metformino estas bone tolerata de plej multaj homoj, ĝiaj gastro-intestaj efikoj povas esti sufiĉe malkomfortaj. Vi povas eviti ilin komencante kuracadon kun malalta dozo kaj iom post iom pliigante ĝin (titrado). Abdoma malkomforto post kronika (longdaŭra) uzo estas malofta.

Longa uzo de metformino estas asociita kun pliigo de homocisteina nivelo en la sango kaj malbona sorbado de vitamino B12. Ju pli alta estas la dozo de metformino kaj la daŭro de ĝi estas uzata, des pli alta estas la efiko de manko de vitamino B12; iuj aŭtoroj rekomendas preventajn strategiojn.

Laktata acidozo

[redakti | redakti fonton]

La plej grava ebla adversa efiko de metformino estas laktata acidozo aŭ laktoacidozo. Tamen, ĝi estas sufiĉe malofta, kaj ŝajnas okazi nur en homoj kun kompromitita rena funkcio.

Alia biguanido, la fenformino, estis retirita de la merkato en pluraj landoj (inkluzive de Usono, Portugalio kaj Brazilo) pro neakceptebla risko de kaŭzado de laktata acidozo. Metformino, tamen, estas pli sekura, kaj estis montrite, ke ĝi ne pliigas la efikon de laktata acidozo kiam konataj kontraŭindikoj estas respektataj.[10]

Sintezo 1

[redakti | redakti fonton]
  • Preparado de la metformino per traktado de dumetilamina klorido kaj 2-cianoguanidino:

dumetilamina klorido +2-Cianoguanidino Metformino +klorida acido

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Chemical Book
  2. Chembk
  3. GuideChem
  4. Chemnet
  5. Chemnet
  6. Chemnet
  7. Chemsrc
  8. Chemnet
  9. Normoglikemiaĵoj estas substancoj kiuj ne kaŭzas hipoglikemion.
  10. La nuna artikolo estis tradukita surbaze de la Portugala samnoma Vikipedio]].