Metroo de Ĉeljabinsk
Metroo de Ĉeljabinsk Челябинский метротрамвай | |
---|---|
metroo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Ĉeljabinsk, Rusio |
Transportsistema speco | Metroo |
Komenco de trafiko | nekonata (ne antaŭ 2025) |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 5,7 km (komenco) |
Nombro de stacioj | 4 (komenco) 8 (projektitaj) |
Mapo | |
![]() | |
Mapo de planita Metroo de Ĉeljabinsk (konstruata komenca segmento malhelruĝe) | |
Metroo de Ĉeljabinsk (ruse Челябинский метрополитен) estas subtera metroa sistemo konstruata en Ĉeljabinsk, Rusio. Projektita en la 1960-aj jaroj, la konstruo de la unua linio komenciĝis en 1992.[1]
Post kiam la projekto suferis diversajn financajn malfacilaĵojn en la 1990-aj kaj fruaj 2000-aj jaroj, la unuaj tri stacioj estis origine planitaj por malfermi en 2007. Sed la malfermo estis tiam prokrastita al 2010. En 2007, decido estis alprenita malfermi la unuan linion en 2014, kaj la projekto nun konsistas el komence kvar stacioj anstataŭ tri. Tial ke financado por la projekto daŭre estis sporada, la dato de malfermo estis denove prokrastita. Aktuale en 2013, preciza dato de malfermo estas ankoraŭ necerta (en la plej bona kazo la unua linio povus malfermi en 2019).[2]
En Februaro 2010, 3,6 km de la tunelo estis faritaj, el entute 5,7 km.[3][4]
Linioj kaj stacioj
[redakti | redakti fonton]La aktualaj planoj inkluzivas malfermon de la jenaj kvar stacioj, kune kun deponejo:
Stacio | Ruslingva nomo | Oficiala latinlitera nomo | Traduko de la nomo |
---|---|---|---|
Komsomolskaja ploŝĉad | Комсомольская площадь | Komsomolskaya ploshchad | Komsomola placo |
Ploŝĉad Revolucii | Площадь Революции | Ploshchad Revolutsii | Placo de la Revolucio |
Torgovij centr | Торговый центр | Torgovy tsentr | Butikumcentro |
Prospekt Pobedi | Проспект Победы | Prospekt Pobedy | Avenuo de la Venko |
La tuta longo de tuneloj estos 5,7 km, kun plia 1 km trako al la deponejo.
En novembro 2011, la strukturo de la unua stacio (de Komsomolskaja ploŝĉad) estis finita.[5][6]
Estontaj planoj
[redakti | redakti fonton]Pluaj planoj inkluzivas plilongigon de la unua linio orienten al "Traktorozavodskaja" (Тракторозаводская) (unu stacio), kaj okcidenten (3 stacioj).
Du pliaj linioj irantaj de nordo al sudoriento kaj de nordoriento al sudokcidento estas planitaj pli posten; la tempo-daŭro por ilia konstruo ne estas difinita.
Financado de projekto
[redakti | redakti fonton]En marto 1998, antaŭ la rusa financa krizo de 1998, Pjotr Sumin, reganto de la Ĉelabinska provinco, deklaris la Metroon de Ĉeljabinsk unu el la plej gravaj konstruprojektoj en la regiono. Konstru-kompanioj malfruintaj pagi siajn impostojn al la lokaj kaj federalaj registaroj proponis siajn servojn por konstrui la metroon anstataŭ pago. Tiel, la projekto estis financita de la imposto-ŝuldoj de la konstru-kompanioj al diversaj registaraj oficejoj. Nun ĝi estas komune financita fare de la registaroj de Rusio, de Ĉelabinska provinco kaj urbo Ĉeljabinsk, atribuante entute ĉirkaŭ 40 milionojn da dolaroj jare.
Kritikoj
[redakti | redakti fonton]La projekto estis komence kompletigota en 2000, sed estis prokrastita plurfoje pro manko de financado.
La konstru-plano estis disvolvita antaŭ multaj jaroj kaj dum la urbo ekspansiiĝis kaj transportaj bezonoj ege ŝanĝiĝis, kritikistoj argumentas ke la komencaj stacioj malmulte helpos malgrandigi trafikŝtopiĝon aŭ plibonigi la transport-sistemon.
Alternativaj projektoj kiaj ekzemple tram-metroo aŭ surfacaj trajnoj estis malakceptitaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ О компании (ruse). Челябметрострой. Arkivita el la originalo je 2014-02-22. Alirita 2014-05-07 .
- ↑ Intervjuo de la urba vojkonstrua vicdirektoro Youtube.com (ruse)
- ↑ Переворот «под землей»: теперь финансирование не успевает за строительством челябинским метро, а не наоборот. Arkivita el la originalo je 2012-03-03. Alirita februaro 23, 2010 .
- ↑ "Челябинск снова выбирает подрядчика для строительства первого участка метро", Mega-U.ru, 27 aŭgusto 2009. Kontrolita 2014-05-07. (ruse)
- ↑ http://nr2.ru/chel/360196.html&usg=ALkJrhg50stzvJClwvP9ZbOb54Xfwu93KQ[rompita ligilo]
- ↑ Дарья Лукашевская (2011-10-17). В Челябинске метростроители завершили сооружение конструкции станции «Комсомольская площадь». Uralpress.ru. Arkivita el la originalo je 2012-04-05. Alirita 2011-12-07 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Metroo
- Listo de metrooj en la mondo
- Tramtransporto en Ĉeljabinsk
- Trolebusa transporto en Ĉeljabinsk
- Ĉeljabinsk
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo ruse
- Neoficiala retejo
- PDF-dokumento kun detalaj skemoj de la metroo Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Chelyabinsk Metro en la angla Vikipedio.
|