Metroo de Kopenhago
Aspekto
Metroo de Kopenhago
Metroo de Kopenhago | |||||
---|---|---|---|---|---|
aŭtomata metroo | |||||
Komenco | 2002 vd | ||||
Geografia situo | 55° 40′ 31″ N, 12° 34′ 13″ O (mapo)55.67527777712.570277777Koordinatoj: 55° 40′ 31″ N, 12° 34′ 13″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Danio vd | ||||
Situo | Municipo Kopenhago | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Metroo de Kopenhago | |
---|---|
Metroo de Kopenhago | |
aŭtomata metroo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Kopenhago, Danio |
Transportsistema speco | Malpeza metroo |
Komenco de trafiko | 19-a de oktobro 2002 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 38,2 km |
Nombro de linioj | 4 |
Nombro de veturiloj | 34 + 30 |
Nombro de stacioj | 39 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Posedanto | Metroselskabet I/S |
Transportisto | Metro Service A/S |
La Metroo de Kopenhago (dane Københavns Metro) estas aŭtomata publika transporto servanta la municipojn de Kopenhago, Frederiksberg kaj Tårnby. Malfermitaj en 2002, 2007, 2019 kaj 2020, metrolinioj 1, 2 kaj 3 kaj 4 havas tridek naŭ staciojn, el kiuj dudek kvin estas subteraj, sur totala itinero de 38 km.
La metroo estas posedata de la firmao Metroselskabet I/S, posedata de la municipoj de Kopenhago kaj Frederiksberg kaj la dana registaro. La funkciado kaj prizorgado de la reto estas efektivigitaj de la kompanio Metro Service A/S.