Mezoregionoj de Parao
Aspekto
La brazila subŝtato de Parao estas dividata de la Instituto Brazila de Geografio kaj Statistiko en ses regionoj [1], poste subdividataj en mikroregionoj:
- Baixo Amazonas, do "suba Amazonio"
- Marajó (nomata laŭ la samnoma insulo Marajó)
- Metropolitana de Belém, do "metropola areo de Belém"
- Nordeste Paraense, do nordoriento de Parao
- Sudeste Paraense, do sudoriento de Parao
- Sudoeste Paraense, do sudokcidento de Parao
-
"suba Amazonio"
-
mezoregiono "Marajó"
-
"metropola areo de Belém"
-
"nordoriento de Parao"
-
"sudoriento de Parao"
-
"sudokcidento de Parao"
Formale tiuj mezo- kaj mikroregionoj nur ekzistis inter la jaroj 1989 kaj 2017, sed neformale ili daŭre uzatas por priskribi situon de urbaj kaj neurbaj municipoj kaj aliajn geografiajn lokojn, kiel montoj, lagoj, riveroj, akvobaraĵoj, minejoj kaj simile.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Instituto Brasileiro de Geografia e Estatística (IBGE) (2008). Divisão Territorial do Brasil (portugale) (XLS). Divisão Territorial do Brasil e Limites Territoriais. Arkivita el la originalo je 2020-06-14. Alirita 06 de julio de 2011 .