Saltu al enhavo

Mezquita de Jarque

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mezquita de Jarque
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44169
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 82  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 43′ N, 0° 52′ U (mapo)40.721944444444-0.86861111111111Koordinatoj: 40° 43′ N, 0° 52′ U (mapo) [+]
Alto 1 251 m [+]
Areo 31,144344 km² ( 311 4.4 344 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Mezquita de Jarque (Provinco Teruelo)
Mezquita de Jarque (Provinco Teruelo)
DEC
Situo de Mezquita de Jarque
Mezquita de Jarque (Hispanio)
Mezquita de Jarque (Hispanio)
DEC
Situo de Mezquita de Jarque

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mezquita de Jarque [+]
vdr

Mezquita de Jarque [mezKIta deĤARke] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidento de la norda komarko Minbasenoj, kies komarka ĉefurbo estas Utrillas. La loknomo Mezquita de Jarque estas etimologie komprenebla en hispana kiel Moskeo de Jarque, kio klare indikas la araban devenon de la loko: la termino jarque devenas de la araba شرق ŠARQ "oriento".​

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 53 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, inter Utrillas kaj Escucha (norde) kaj Cañada Vellida (sudokcidente) laŭ la nacia ŝoseo N-420 kaj krome estas Cuevas de Almudén (sudoriente) laŭ la regiona ŝoseo A-1403 kaj Rillo laŭ loka ŝoseo. La altitudo de la loĝloko estas de 1251 msm.​ Ĝi estas ĉe la Iberia Sistemo. La altitudo de la municipo gamas inter 1440 m sude kaj 1230 m borde de la rivero Val.

Nordokcidente: Rillo Norde: Escucha Nordoriente: Escucha kaj Cuevas de Almudén
Okcidente: Rillo Oriente: Cuevas de Almudén
Sudokcidente: Cañada Vellida Sude: Cañada Vellida Sudoriente: Galve

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Mezquita de Jarque oni malaltiĝis ĝis nunaj 87 loĝantoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj), forstado, ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj). Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]