Miĥaelo de Kuenburg
Miĥaelo de KUENBURG (naskiĝinta la 10-an de oktobro 1514 en Sachsenburg, mortinta la 17-an de novembro 1560 survoje disde Geisenfeld al Salcburgo) estis princĉefepiskopo de Salcburgo inter 1554 kaj 1560. Li ege engaĝiĝis en la batalado de la protestantismo. Lia patro Kristoforo, administranto de la citadelo Hohensalzburg, enpostenigis kvin filojn de li en la katedrala kapitulo de Salcburgo.

Kuenburg studis ĉe la universitato de Ingolstadt kaj fariĝis en 1538 katedralestro de Passau. En 1550, post 15 jaroj da strebo, li finfine estiĝis ankaŭ salcburga kapitulano. Post perfortita abdiko de duko Ernesto de Bavarujo (pro daŭrigita nekonfirmo fare de la Apostola Seĝo), Miĥaelo episkop-elektiĝis jam en la 21.7.1554 per compromissum determinatum (por preventi premojn disde Aŭstrujo aŭ Bavarujo). Certe lia lerteco diplomatia por Passau kaj Salcburgio montrite sur bavaraj pintkunvenoj ne malhelpis tion. En la 5.1.1555 okazis la episkopa konsekro.
Devigite per la elekta kondiĉaro, li devis resti fidela je la katolika konfesio kaj defendi Salcburgion kontraŭ luteranismo. Miĥaelo ĉiam la personan vivstilon kongruigis al la animzorgado. Li estis la unua suvereno dum la reformacia jarcento, kiu elane ekmodernigis la eklezian staton de sia lando ŝanceligita per kamparanaj ribeloj kaj interkonfesia malharmonio.
Por havigi aktualan bildon pri la religia kaj eklezia statoj (i.a. pri la klerikara erutideco) li komisiis en julioo 1555 la katedralulon Wilhelm von Trauttmansdorff inspektadi la enmontarajn distriktojn. Ties rezultoj estis, 27 jarojn post la lastpasinta insptektadon, avertega. Ĉar granda protestantemo ĉe multaj subuloj (kiuj apenaŭ intersiĝis pri la eklezia ordaro) trafis malkreskon de estontaj pastroj.
Kontraŭ tio ĉi (ekz. la postulo de komunio sub ambaŭ specioj: tion komence permesis Ferdinando en Aŭstrujo kaj Alberto la Grandanima en Bavarujo!) kaj kontraŭ la praktiko de salcburganoj en landlimaj regionoj ĉeesti mesojn en najbaraj landoj ekagis. Per ordono de la 20.7.1557 li postulis ankaŭ de la sekularaj oficistoj denunci tuj ĉe suspekto aŭ observo de leĝorompo. Leĝa bazo por ĉio tia estis la postulo de kies reganto, ties religio laŭ la paco de Aŭgsburgo. En 1555 li estis inter la malmultaj episkopaj partoprenintoj kaj proteste signis ĝin.
La negativajn ordonojn li kompletigis per malnegativaj. Por konformigi la donon de sakramentoj li sendis al ĉiuj animzorgantoj la ritolibreton Agendenbüchlein (Salcburgo 1557) kaj katekismon dulingvan. Ĉi-lasta servu kiel lernolibro en la instruado de la infanoj. Por plibonigi la salcburgian eklezian organizon, Kuenburg kreis novajn vikariujojn. Pro ke Salcburgio ne havis propran altlernejon, li petegis ĉiujn studontojn iri nur je katolikaj universitatoj (Dillingen, Ingolstadt aŭ Loveno). Tamen ĉio tia apenaŭ povis haltigi la allogon de protestantismo. Kiam Kuenburg mem ekinspektadis en 1558 en la foraj kaj malfacile atingeblaj enmontaraj diocez-teritorioj (kiam ekis en Bavarujo ampleksega inspektado visitatio Bavarica laŭ ordono de Alberto la Grandanima) li trafis staton ne plibonigitan. La ĉefepiskopo komprenis la neceson havi diligentajn pastrojn kiu konas bone la menson de kamparanoj. Sed por tio mankis la mono. Lia arkiepiskopa klopodo venigi intelektulojn jezuitajn estis malhelpata fare de la katedrala kapitulo kaj troigitaj postuloj de la Societo de Jesuo. Sume lia reformema engaĝiĝo post nur ses jaroj da regado ne tro efikis. Li mortis en la kadro de ĉasado de aproj apud Geisenfeld invitite de duko Alberto.
Ja pliajn efikojn havis la interparoloj kun Ferdinando kaj Alberto pri la salcburgaj privilegioj doganaj kaj la klarigo de diversaj nesolvitaj ĉejuĝejaj aĵoj. Danke al la t.n. Kompromiso de Eichstätt (de la 7.4.1556) li liberigis la Princprepostujo de Berchtesgaden kiu de 1409, apud la salejo de Schellenberg, estis garantiaĵo por la salcburganoj.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Weitlauff, Manfred: "Michael von Kuenburg" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 17 (1994), p. 417-419