Miĥail Borodin
Miĥail Borodin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Михаил Маркович Грузенберг |
Naskiĝo | 9-an de julio 1884 en Janavičy |
Morto | 29-an de majo 1951 (66-jaraĝa) en Siberio |
Lingvoj | rusa • angla |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Sovetunio |
Alma mater | Valparaiso University (en) |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto diplomato politikisto |
Miĥail BORODIN [borodjin] (n. 9-an de julio 1884 Janoviĉi, Rusio (nuntempe Belorusio) – m. 29-an de majo 1951, Sovetunio, Siberio) estis komisiito de Komintern en Ĉinio dum la 1920-aj jaroj kaj transformis la nacian Partion de Sun Jatsen (Kuomintang) al forte centrigita, leninisma organizo.
Borodin membriĝis en la bolŝevika partio de Rusio en 1903. Oni arestis lin en 1906 kaj ekzilis lin. Li samjare elmigris al Usono, kie li estis studento de Universitato Valparaiso en Indiana, poste fondis lernejon en Ĉikago por la elmigrintoj.
Post la oktobra revolucio de 1917, li reiris al Rusio kaj poste agadis kiel komunista spiono en Skandinavio, Meksiko, Hispanio, Turkio kaj en Britio.
En 1923 iĝis konsilanto de Sun Jatsen en Ĉinio, post kiam la nacia gvidanto plenumis lian peton, ke oni permesu membriĝon de la komunistoj en la Kuomintang. Borodin helpis transformi ideologion kaj strukturon de la Kuomingtang. Li donis sovetan helpon por elkonstruo de partia armeo. Post kiam Sun Jatsen mortis en 1925, Ĉang Kajŝek iĝis gvidanto de la armeo, kiu antaŭe estis trejnita en Moskvo. Ĉang rompis la kontakton en 1927 al la komunistoj kaj Borodin forlasis la landon.
Post kiam li revenis al Moskvo, Borodin laboris kiel laborafera popola komisiito, vicdirektoro de TASS kaj redaktanto de angla gazeto Moscow Daily News ekde 1932. Li malaperis en februaro de 1949 dum aresta ondo, kiun Stalin ekis kontraŭ la judaj intelektuloj. Li mortis en gulago.