Saltu al enhavo

Miĥail Eisenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miĥail Eisenstein
Persona informo
Naskiĝo 5-an de septembro 1867 (1867-09-05)
en Bila Cerkva
Morto 1-an de julio 1920 (1920-07-01) (52-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Berlino Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj latva
Ŝtataneco Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Sankt-Peterburga Politeknika Universitato Petro la Granda (–1893) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo arkitekto
konstruinĝeniero Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Juna Sergej Eisenstein kun siaj gepatroj Miĥail kaj Julia Ejzenŝtejn.

Miĥail Osipoviĉ Eisenstein, (ruse Михаил Осипович Эйзенштейн, 1867 en Sankta Peterburgo – 1921 en Berlino), estis rusa arkitekto kaj civila inĝeniero de baltgermana[1] deveno. Liaj patraj geavoj estis germanaj judoj, kiuj estis konvertintaj al Ortodoksa Kristanismo, kaj liaj patrinaj geavoj ŝajne estis svedoj.[2][3] Li gradiĝis el la Instituto de Civila Inĝenierado en Sankta Peterburgo en 1893. Li estis la desegnisto de nombraj konstruaĵoj secesiaj en Rigo (nuntempe en Latvio). Li konstruis kelkajn apartamentajn konstruaĵojn por Ŝtatkonsilisto A. Lebedinskij, kiaj tiuj de Alberta iela 4 (1904), 6 (1903) kaj 13, kaj ĉe Elizabetes iela 10b (1903). Liaj projektoj estis karakterizitaj per ornamaj, bizaraj fenestroj, ofte kun grandaj inkapaj formoj, brilaj brikaj aŭ ceramikaj platoj, vitraj kaj metalaj tegoloj ktp.

Pro la Rusia Revolucio Miĥail Eisenstein elmigris al Berlino, kie li mortiĝis en 1921 pro koratako, aĝe 54. Li estis entombigita ĉe la rusortodoksa tombejo de Berlin-Tegel.

Lia filo Sergej Ejzenŝtejn iĝis bone konata soveta kinreĝisoro.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Russian Newspaper (en germana lingvo pri Miĥail Eisenstein, Baltischdeutscher Architekt. Arkivita el la originalo je 2016-04-09. Alirita 2016-04-12 .
  2. Bergan, Ronald: "The Childhood of Sergei Mikhailovich Eisenstein". Nytimes.com. Alirita la 27an de Novembro 2013.
  3. Literary Encyclopedia: Sergei Eisenstein at www.litencyc.com

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]