Miŝ'al al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah
Miŝ'al al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah (arabe الشَّيْخ مِشعَل الأَحمَد الْجَابِر الصَّباح, aŝ-ŝajĥ Miŝʻal al-ʾAḥmad al-Ĝābir aṣ-Ṣabāḥ; naskita la 27an de septembro 1940) estas la emiro de Kuvajto, ekde la 16-a de decembro 2023.
Li estas la 17-a reganto, kaj la 7-a Emiro, de la dinastio as-Sabah (vidu la liston de la enpostenuloj: ŝejĥoj kaj poste emiroj (en)).
Antaŭ li fariĝis emiro je 83 jaraĝa, li estis la plej maljuna kronprinco en la mondo [1].
Vivo
[redakti | redakti fonton]Miŝ'al estas filo de Ahmad, kiu estis emiro de Kuvajto de 1921 ĝis 1950. Li ricevis sian edukon en Al-Mubarakiya School en Kuvajto. Li tiam sekvis la Hendon Police College en Britio kaj diplomiĝis en 1960. Li poste laboris en diversaj pozicioj ene de la Ministerio de la interno ĝis li estis nomumita estro de la Ĝenerala Sekcio de Kriminala Esploro en 1967. Li plenumis tiun oficon ĝis 1980. Li ankaŭ estis nomumita vicĉefo de la Kuvajta Nacigvardio en 2004.
La 8-an de oktobro 2020, Miŝal al-Ahmad al-Ĝabir estis nomumita Kronprinco de Kuvajto fare de sia duonfrato, emiro Naŭaf. Ekde 2021, Miŝal estis konsiderita la fakta reganto de Kuvajto pro la malbona sano de Naŭaf. Post la morto de Naŭaf en 2023, li sukcedis lin kiel ŝtatestro. La 4-an de januaro 2024, li nomumis Muhammad Sabah as-Salim as-Sabah, sian nevon kaj prakuzon, kiel Ĉefministron de Kuvajto [2][3][4][5][6].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "The world's oldest crown prince nears the throne of Kuwait".
- ↑ Sheikh Meshal Al-Ahmad Al-Jaber Al-Sabah. Government of Kuwait. Arkivita el la originalo je 7 October 2023. Alirita 15 June 2023 .
- ↑ "Kuwait marks 1st anniversary of Sheikh Mishal's nomination as Crown Prince", The Times Kuwait, 7 October 2021.
- ↑ "Kuwaiti emir names top security official as crown prince", AFP, France24.
- ↑ "Kuwait Emir Sheikh Nawaf Al Sabah names Sheikh Meshal Al Sabah as new crown prince", The National, 7 October 2020.
- ↑ "Factbox: Who will be Kuwait's next crown prince?", Reuters, 1 October 2020.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Miŝ'al al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)