Miamo
Miamo | |||
angle Miami | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: City of Miami | |||
Kromnomo: Magia Urbo | |||
Federacia ŝtato | Florido | ||
---|---|---|---|
Situo | Miamo | ||
- alteco | 4 m s. m. | ||
- koordinatoj | 25° 46′ 31″ N 80° 12′ 32″ U / 25.77528 °N, 80.20889 °U (mapo) | ||
Areo | 145,2 km² (14 520 ha) | ||
- de akvo | 52,0 km² (5 200 ha) | ||
- de aglomeraĵo | 2 891 km² (289 100 ha) | ||
- metropola regiono | 15 890 km² (1 589 000 ha) | ||
Loĝantaro | 399 457 (2010) | ||
Denseco | 4 299,7 loĝ./km² | ||
Fondita | 1825 | ||
Urbestro | Francis X. Suarez (respublikana) | ||
- City manager | Emilio T. Gonzalez (respublikana) | ||
Horzono | OT (UTC-5) | ||
- somera tempo | OT (UTC-4) | ||
Poŝtkodo | 33010–33299 | ||
Situo de urbo en Usono
| |||
Situo enkadre de Miamo
| |||
Situo enkadre de Nord-Ameriko
| |||
Vikimedia Komunejo: Miami | |||
Retpaĝo: www | |||
Miamo (originala nomo: Miami, proksima prononco: angle [maj-A-mi], hispane, [mi-A-mi]) estas la plej granda urbo de Florido en Usono kaj la metropolo de Antiloj. Administre ĝi estas la centro de la kantono Miami-Dade. La aglomeraĵo de Miamo havas 3 750 000 homojn kaj situas en sudorienta Florido kiel longa, stria urbo (ĉ. 170 x 15 km) inter la maro kaj la granda marĉo de Everglades.
- loko: 25.71 Norde, 80.30 Okcidente
- horzono: UTC-5h (-4h de aprilo ĝis oktobro)
Urboj en la aglomeraĵo, inter aliaj:
La komerca kaj politika elito de Miamo estas kubanoj, kiuj fuĝis el Kubo antaŭ 60 jaroj kiam la movado de Fidel Castro renversis la reĝimon de Batista en komunista revolucio. La urbo estas efektive dulingva: la angla kaj la hispana lingvo. Eblas vivi bone en Miamo sole en medio hispana.
La urbo kaj la aglomeraĵo estas tre novaj: multo de ĝi estis konstruita post 1960. Kontraste al la grizaj urboj de la nordo (ekz. Novjorko), ne nur la urbo estas nova sed la klimato estas somera (subtropika).
Ekde 1960, Miami ricevis multajn enmigrintojn el Antiloj kaj emeritojn el nordorienta Usono. En la mondo, nur Novjorko havas pli da judoj ol Miamo.
Loĝantoj: Madonna, Shakira, Julio Iglesias, Sylvester Stallone
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en la urbo mortis hungaraj baletisto Nóra Kováts, kemiisto Sándor Hoffmann, tablotenisisto László Bellák
- Glenn W. Most, filologo klasika
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo ({{}})