Michał Marcin Mioduszewski
Michał Marcin Mioduszewski | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de septembro 1787 en Varsovio |
Morto | 30-an de majo 1868 (80-jaraĝa) en Krakovo |
Tombo | Tombejo Rakowicki en Krakovo ![]() |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Respubliko de Ambaŭ Nacioj Aŭstra imperio ![]() |
Okupo | |
Okupo | pastro komponisto ![]() |

Michał Marcin MIODUSZEWSKI (naskita la 16-an de septembro 1787 en Varsovio – mortinta la 30-an de majo 1868 en Krakovo) - pola pastro de la Paroĥanaro de la Misiistoj de S-ta Vincento de Paŭlo, komponisto kaj kolektanto de religiaj kantoj. Li studis filozofion kaj teologion, kaj ordiniĝis pastro, en la pastriĝa lernejo ĉe la Preĝejo de la Sankta Kruco en Varsovio. Li komencis sian karieron instruante en teologiaj lernejoj en Varsovio, Włocławek kaj Krakovo. En la jaroj 1820-1825 li servis kiel direktoro de la Misiista Seminario en Stradom, instruante liturgion, dogmon, kaj gregorian ĉanton. Li instruis teologion ankaŭ ĉe la Jagelona Universitato.
En la sekva jardeko li lanĉis gravan kampanjon por kolekti himnojn, kiu disvolviĝis en la formon de la vasta kaj profunda verko, Śpiewnik kościelny, czyli pieśni nabożne z melodiami w Kościele katolickim używane (1838). Li kontribuis gravege al la disvolviĝo de la pola liturgia muziko, kaj estis la plej grandskala kolektanto de jam ekzistantaj kantoj en Polujo. Li mortis 81-jara en Krakovo, kaj enteriĝis en la tombejo Rakowicki de la misiistaj pastroj.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Bazita sur la koncerna artikolo en la pola Vikipedio.