Michael Gundringer
Michael GUNDRINGER (naskiĝinta la 28-an de julio 1876[1] en Oberndorf, mortinta la 1-an de novembro 1957 samloke) estis aŭstra regionhistoriisto, teatra verkisto kaj loka poeto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post trejniĝo kiel setlisto kaj tapiŝfaristo en Laufen ĉe la ateliero de Joseph Ullrich li entreprenis lernoknaban vojaĝon. Dum sep jaroj li ankaŭ anis ĉe la teatra ensemblo Schiffertheatergesellschaft kiu estis vaganta. En 1896 Grundringer akceptiĝis en la gildo de la flosistaj pafistoj. En 1901 li ekdeĵoris poŝte. Kun regula salajro kiel landa leterportisto li ja kapablis zorgi por sia familio dum tiama ĝenerala mizero. Multaj renkontiĝoj tiamaj influis liajn pli malfruajn skribaĵojn.
Klopodante konservi kutimojn li ĉiujare interesiĝis pri la memortagoj de la boatistoj de ĉe Salzach: ekz. Leonhardi-Bühel-Ritt (rajdo), Sternsingen (karolkantistoj) kaj Hirtenspiel (ludadoj de kristnasko). Li famiĝis kiam li revivigis la sportan konkurson Schifferstechen dum kiu du kontraŭantaj homaroj provas lance forpuŝi la aliajn disde la boato. Krome li organizis imponan batalon de piratoj sur Salzach por kies vido venis multaj spektantoj al la tuta regiono.
Kiam Ferdinand Pfaffenberger, la lasta estro de la vaganta teatro Schiffertheater, mortis en 1910 li daŭrigis la teatran tradicion sen vagado kaj ludigis tie ankaŭ siajn proprajn dramojn. Kutimojn malnovajn de boatistoj li ankaŭ enscenigis.
Honoroj
[redakti | redakti fonton]- honora civitaneco de Oberndorf
- nomo de strato por li Michael-Gundringer-Straße (Oberndorf)
- honora komandanto de la pafista klubo Schifferschützencorps
- medalo por 40 jaroj da honorofica agado por fajrobrigadistoj kaj sukuristoj
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]Michael Gundringer verkis ne tute ses dekojn da teatraĵoj kiuj ĝuis grandan ŝaton. Inter 1922 kaj 1936 aperis multaj regionhistoriaj libroj, eseoj kaj skribaĵoj de li.
Dramoj
[redakti | redakti fonton]- 1903 Der Judas von Transvaal
- 1905 Turnerblut
- 1905 Der Feuerwehr-Andrä
- 1905 Schuld und Sühne
- 1907 Der Held von Queretaro
- 1908 Bayerntreue
- 1912 Die schöne Pfössin unterm Berg
- 1912 Der Pfleger von Weitwörth
- 1913 Stille Nacht, Heilige Nacht. Volksstück mit Gesang
- 1921 A Woaslbua
- 1922 Die Fischer-Rosl von Ostlaufen
- 1922 Entfremdet
- Gehetztes Wild. Volksstück.[2]
Regionhistoriaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Die letzten Haunsberger nach einer geschichtlichen Sage. Laufener Wochenblatt, 8.4.1933
- Die Schreckenstage in Laufen-Oberndorf. 14. bis 18. September 1899. Südost-Kurier, aneksaĵo de Inn-Salzach-Land (24.9.1949)
- Stille Nacht, Heilige Nacht. Das unsterbliche Lied, wie es entstand. Memeldono 1950, Druck Salzburger Druckerei GmbH
- Oberndorfer Kranzltag Gedicht von Michael Gundringer in der Laufener Kreiszeitung, eldono de Der Salzach-Bote (30./31.5.1956)
- Selbstbiographie von Michael Gundringer. Nova eldono, 2. Jahrgang, Heft 2, 1968, Heimatkundliche Zeitschrift des historischen Vereins Rupertiwinkel[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ baptoregistro
- ↑ Theater Verband Tirol: Gehetztes Wild
- ↑ Das Salzfaß Arkivigite je 2022-09-25 per la retarkivo Wayback Machine
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Karl Zinnburg: Salzachschiffer und Schifferschützen von Laufen-Oberndorf. Verlag Alfred Winter, 1977, ISBN 3-85380-008-4.
- Heinz Dopsch, Hans Roth: Laufen und Oberndorf. 1250 Jahre Geschichte. Wirtschaft und Kultur an beiden Ufern der Salzach. Stadt Laufen und Marktgemeinde Oberndorf, 1998, ISBN 3-00-003359-9.
- Hans Roth: Erinnerungen an Alt-Oberndorf. Historische Skizzen von Michael Gundringer in drei Folgen. Das Salzfass, Heimatkundliche Zeitschrift des historischen Vereins Rupertiwinkel, 1993 27. Jahrgang Heft 2, mit 1994 28. Jahrgang Heft 2, 1995 29. Jahrgang Heft 2.
- Josef Alois Standl: Der Pfleger von Weitwörth. von Michael Gundringer, Drehbuch, Theateraufführung anlässlich der 200 Jahre Grenzziehung Bayern–Österreich, Gedenkfeier in Oberndorf-Laufen, 2016.
- Josef Alois Standl, Stefan Feiler, Hans Roth: Flachgau und Rupertiwinkel im Wandel der Zeit. Gedenkband 1816 – 2016. Verlag Dokumentation der Zeit, ISBN 978-3-200-04511-8.