Michael J. Irwin
Michael J. Irwin | |
---|---|
Mike Irwin (dekstre) ricevas la Medalon Herschel 2012 el la manoj de Roger Davies | |
Persona informo | |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | astronomo scienca esploristo |
Asteroidoj malkovritaj : 8 | ||
---|---|---|
(8012) 1990 HO3 | 29-a de aprilo 1990 | kun A. Żytkow |
(8361) 1990 JN1 | 1-a de majo 1990 | |
15810 Arawn | 12-a de majo 1994 | |
(16684) 1994 JQ1 | 11-a de majo 1994 | |
(19299) 1996 SZ4 | 16-a de septembro 1996 | kun Williams kaj Fitzsimmons |
(48443) 1990 HY5 | 29-a de aprilo 1990 | kun A. Żytkow |
(58165) 1990 HQ5 | 29-a de aprilo 1990 | |
(73682) 1990 HU5 | 29-a de aprilo 1990 |
Michael J. IRWIN estas brita astronomo, direktoro de la Divido pri Astronomia Enketo de la Universitato de Kembriĝo, malkovrinto de la nana galaksio de la Baleno kaj de la nana elipsa galaksio de la Sagitario[1]
Li estas monfame konata en la fako de la traktado de optikaj kaj infraruĝaj datumoj ricevitaj dum astronomiaj enketoj. Liaj streboj en datuma traktado estis ekspluatataj de la Unuiĝinta Reĝlanda Infraruĝa Teleskopo.
Laŭ Minor Planet Center li kunmalkovris 8 asteroidojn kun Anna N. Żytkow, Iwan P. Williams kaj Alan Fitzsimmons[2] inter liaj malkovroj estas 15810 Arawn, transneptuna objekto rigardita kiel "preskaŭ satelito de Plutono".
En 2012, Michael J. Irwin estis rekompensita per la Medalo Herschel 2012 de la Royal Astronomical Society en agnosko de sia merito en observada astrofiziko.[3] Li estas ankaŭ kontribuanto al la scienca gazetaro, li verkis kaj helpis redakti plurajn fakajn librojn.