Saltu al enhavo

Michael Jackson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Michael JACKSON)
Michael Jackson
Jackson en la jaro 1988
Jackson en la jaro 1988
Bazaj informoj
Naskonomo Michael Joe Jackson
Alie nomata King of Pop (Reĝo de popmuziko)
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1958 (1958-08-29)
en Gary, Indianio,  Usono
Morto 25-an de junio 2009 (2009-06-25) (50-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso, Kalifornio,  Usono
Edz(in)o Lisa Marie Presley • Debbie Rowe
Ĝenroj R&B
Soulo
New jack swing
Funko
Rok-muziko
Diskoteka muziko
Popmuziko
Profesio kantisto, vortumisto, produktoro, aktoro, ĥoreografiisto
Instrumentoj Tamburo, Drumo, Klavarinstrumento, Piano, Gitaro, Basgitaro, Kontrabaso
Tipo de voĉo Tenoro[1]
Aktivaj jaroj 1968-2009
Eldoninto Motown, Epic (Sony Music Entertainment)
Retejo Michael Jackson
Signifa instrumento
voĉo
Persona informo
Naskonomo Michael Joseph Jackson
Mortokialo Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Forest Lawn Memorial Park (en) Traduki 34° 07′ 29″ Nordo 118° 15′ 05″ Okcidento / 34.124678 °N, 118.251431 °U / 34.124678; -118.251431 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj usona anglaangla
Loĝloko Neverland Ranch
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Montclair College Preparatory School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Michael Jackson
Memorigilo Michael Jackson
Familio
Patro Joe Jackson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Katherine Jackson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj arad fayazi (en) Traduki, Janet Jackson, La Toya Jackson, Jermaine Jackson (mul) Traduki, Marlon Jackson (mul) Traduki, Randy Jackson (en) Traduki, Jackie Jackson (en) Traduki, Tito Jackson (mul) Traduki kaj Brandon Jackson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Debbie Rowe (en) Traduki (1996–2000)
Lisa Marie Presley (1994–1996) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Prince Michael Jackson I
 ( Debbie Rowe (en) Traduki)
Paris Jackson
 ( Debbie Rowe (en) Traduki)
Prince Michael Jackson II
 ( nekonata valoro) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo dancisto
artkolektanto
voĉaktoro
kantisto
diskografa artisto
kantoverkisto
poeto
modelo
komponisto
aranĝisto
entreprenisto
filmaktoro
filantropo
entreprenisto
kantaŭtoro
aktoro
filmreĝisoro
aŭtobiografo
scenaristo
muzikproduktisto
koreografo Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Off The Wall
Thriller
Good
Dangerous
HIStory: Past, Present and Future, Book I
TTT
Retejo https://www.michaeljackson.com
vdr

Michael Joe JACKSON [MAJkl ĜOŬzef ĜEKsn] (naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1958 en Gary, Indianao, Usono; mortis la 25-an de junio 2009[2]) estis pop-muzikisto, kantisto, spektaklisto, dancisto, mirinfano. Li estis inter la plej famaj kaj skandalopersekutitaj steluloj de la mondo.

La oka infano de la Jackson-familio, Mikaelo faris sian profesian debuton en 1964 kun siaj pli aĝaj fratoj Jackie, Tito, Jermaine, kaj Marlon kiel membro de la bando Jackson 5. Li komencis sian solokarieron en 1971 en Motown Records. En la fruaj 1980-aj jaroj, Jackson iĝis domina figuro en populara muziko. Liaj muzikfilmetoj, inkluzive de tiuj de "Beat it", "Billie Jean", kaj "Thriller" de lia albumo Thriller de 1982, meritis rompadon de rasaj barieroj kaj ŝanĝado de la komunikado en artan ĝenron kaj varban ilon. La populareco de tiuj vidbendoj helpis alporti al la televidstacio MTV al famo.

Li daŭre novkreis per vidbendoj dum la 1990-aj jaroj, kaj forĝis reputacion kiel vojaĝanta soloartisto. Tra scenejo kaj videoprezentoj, Jackson popularigis kelkajn komplikajn dancteknikojn, kiel ekzemple la roboto kaj la lunpaŝado, al kiuj li donis la nomon. Lia karakteriza sono kaj stilo influis multajn artistojn de diversaj muzikĝenroj.

Thriller estas la plej bone vendita albumo de ĉiuj tempoj, kun laŭtaksa vendo de 65 milionoj da ekzempleroj tutmonde. La aliaj albumoj de Jackson, inkluzive de Off the Wall (1979), Bad (1987), Dangerous (1991), kaj HIStory (1995), ankaŭ rangas inter la furorantaj albumoj de la mondo. Li estas unu el la malmultaj artistoj enmetitaj en la Rock and Roll Hall of Fame dufoje, kaj ankaŭ estis enmetita en la Songwriters Hall of Fame (Halo de Famo de Kantverkistoj) kaj la Dance Hall of Fame (Danco Halo de Famo) kiel la nura dancisto de popmuziko kaj rok-muziko. Liaj aliaj atingoj inkludas multoblajn Guinness-librajn rekordojn kiel la Plej Sukcesa Distristo de Ĉia Tempo, 13 Grammy-Premio'jn, la Grammy Legend Award, la Grammy Lifetime Achievement Award, 26 American Music Awards - pli ol iu alia artisto - inkluzive de la "Artisto de la Jarcento" kaj "Artisto de la 1980-aj jaroj", 13 unuo-unuopaĵojn en Usono dum lia solokariero - pli ol iu alia vira artisto en la sia epoko - kaj laŭtaksa vendo de pli ol 350 milionoj da diskoj tutmonde. Jackson gajnis centojn da premioj, igante lin la plej aljuĝita registra artisto en la historio de populara muziko. Li iĝis la unua artisto en historio se temas pri havi furordekunuopaĵon en la Afiŝtabulo Varmega 100 el kvin malsamaj jardekoj kiam "Never Felt So Good" atingis numeron naŭan en 2014. Jackson krome vojaĝis tra la mondo partoprenante okazaĵojn honorantajn sian humanitarismon, kaj, en 2000, la Guinness-libro de rekordoj rekonis lin pro apogado de 39 bonfaradoj, pli ol iu alia distristo.

Aspektoj de la persona vivo de Jackson, inkluzive de lia varia aspekto, personaj rilatoj, kaj konduto, generis konflikton. En 1993, li estis akuzita je pedofilio, sed la juĝa kazo estis aranĝita el tribunalo per sekreta monkvanto kaj neniuj formalaj akuzoj estis vortumitaj. En 2005, li estis testita kaj absolvita de pliaj pedofiliaj akuzoj kaj pluraj aliaj pagendaĵoj post kiam la ĵurio malkondamnis lin koncerne ĉiujn punktojn. Preparante por siaj revenaj koncertserioj, This Is It, Jackson mortis pro akuta trodokso de Propofolo kaj Benzodiazepino la 25-an de junio 2009, post suferado de korhalto. La Los Angeles County Coroner taksis sian morton hommortigo, kaj lia persona kuracisto, Conrad Murray, estis juĝita pro kontraŭvola mortigo. La morto de Jackson ekigis tutmondan elfluon de funebro, kaj viva elsendo de lia publika funebra ceremonio estis spektita ĉirkaŭ la mondo. Forbes vicigis Jackson la pint-gajna mortinta famulo, kun gajno de 825 milionoj da usonaj dolaroj en 2016, la plej alta ĉiujara kvanto iam registrite per la publikigo. Jackson ankaŭ estas memorita por sia malavara filantropio kaj liaj pioniraj klopodoj en bonfara kvestado ene de la distra industrio. En oktobro 2017, Forbes sciigis, ke Jackson pintis la liston de la publikigo de pint-gajnaj mortintaj famuloj dum la kvina rekta jaro kun ĉiujara gajno de 75 milionoj da usonaj dolaroj.

Formortinta krustaco, malkovrita la tagon kiam li mortis, estis priskribita kaj nomita en honoro de Michael Jackson, nome la Mesoparapylocheles michaeljacksoni.

Vivo kaj kariero

[redakti | redakti fonton]

Frua vivo kaj Jackson 5 (1958–1975)

[redakti | redakti fonton]
The single-story house has white walls, two windows, a central white door with a black door frame, and a black roof. In front of the house there is a walkway and multiple colored flowers and memorabilia.
La hejmo de la infanaĝo de Jackson en Gary, Indianao, fotita en Marto 2010.

Michael Joseph Jackson[3][4] naskiĝis en Gary, Indianao, la 29an de Aŭgusto, 1958.[5][6] Li estis la oka el dek filoj en la familio Jackson, nome de laborist-klasaj afrik-usonanoj kiuj loĝis en du-dormoĉambra hejmo ĉe Jackson Street.[7][8] Lia patrino, Katherine Esther Jackson (denaske Scruse), ludis klarneton kaj pianon, estis aspirinta esti kontrea muzikisto, kaj laboris part-tempe ĉe vendejo Sears.[9] Ŝi estis Atestanto de Jehovo.[10] Lia patro, nome Joe Jackson, iama boksisto, estis gruisto ĉe entrepreno U.S. Steel kaj ludis gitaron kun loka ritmenblusa bando, nome Falcons, por suplementi la enspezojn de la familio.[11][12] Praavo de Joe, nome July "Jack" Gale, estis esploristo de la Usona Armeo; familia rakonto asertis, ke li estis ankaŭ indiana kuraculo.[13] Michael kreskiĝis kun tri fratinoj (nome Rebbie, La Toya, kaj Janet) kaj kvin fratoj (nome Jackie, Tito, Jermaine, Marlon kaj Randy).[11] Sesa frato, ĝemelo de Marlon nome Brandon, mortis tuj post nasko.[14]

En 1964, Michael kaj Marlon aliĝis al la bando the Jackson Brothers — formita de ilia patro kiu inkludis Jackie, Tito, kaj Jermaine — kiel helpaj muzikistoj kiuj ludis kongaojn kaj tamburinojn.[15][16] Michael diris, ke lia patro estis dirinta el li, ke li havas "dikan nazon",[17] kaj fizike kaj emocie mistraktis lin dum provludoj. Li rememeoris, ke Joe ofte sidis sur seĝo kun zono en sia mano dum li kaj liaj fratoj provludis, preta puni ajnajn erarojn.[10][18] Joe konfesis, ke li regule vipis Michael.[19] Katherine diris, ke kvankam vipado iĝos konsiderata fitraktado, ĝi estis ofta rimedo disciplini infanojn kiam Michael estis kreskanta.[20][21] Jackie, Tito, Jermaine kaj Marlon neis, ke ilia patro estis fitraktanto kaj diris, ke la vipado, kiu estis pli forta ĉe Michael ĉar li estis pli juna, tenis ilin disciplinita kaj for de problemoj.[22] Jackson diris, ke lia junaĝo estis soleca kaj izolita.[23]

Poste en 1964, Michael ekkunfaris ĉefajn voĉojn kun Jermaine, kaj la nomo de la grupo estis ŝanĝita al the Jackson 5.[24] En 1965, la grupo venkis en talenta spektaklo; Michael faris la dancon por kanto de Robert Parker de 1965 nome "Barefootin'" kaj kantis "My Girl" (Mia junulino) de the Temptations.[25] El 1966 ĝis 1968, the Jacksons 5 turneis tra la Mez-Okcidento; ili ofte ludis ĉe serio de kluboj por nigruloj konata kiel Chitlin' Circuit kiel la malferma spektaklero por artistoj kiaj Sam & Dave, the O'Jays, Gladys Knight, kaj Etta James. The Jackson 5 ludis ankaŭ ĉe kluboj kaj trinkejoj, kie foje okazis ankaŭ spektakloj de striptizo, en lokaj scenejoj kaj en dancejoj de altlernejoj.[26][27] En Aŭgusto 1967, estante dum turneo ĉe la Orienta Marbordo, ili venkis en ĉiusemajna amatora noktokoncerto en la Apollo Theater en Harlem.[28]

Jackson (centre) kiel membro de Jackson 5 en 1972. La grupo estis inter la unuaj afrik-usonaj kantistoj kiuj atingis postan sukceson.[29]

The Jackson 5 registris kelkajn kantojn por diskentrepreno de Gary, nome Steeltown Records; ilia unua unuopaĵo, nome "Big Boy", estis publikigita en 1968.[30] Bobby Taylor de Bobby Taylor & the Vancouvers portis la Jackson 5 al Motown post ili malfermis la sepektaklon de Taylor en la Regal Theater de Ĉikago en 1968. Taylor produktis kelkajn el iliaj fruaj registraĵoj ĉe Motown, kiel versio de "Who's Lovin' You" (Kiu amas vin).[31] Kantinte ĉe Motown, la familio Jackson translokiĝis al Los-Anĝeleso.[32] En 1969, stabanoj de Motown decidis, ke Diana Ross enkonduku the Jackson 5 al la publiko — parte por akceli sian karieron en televido — elsendante tion kio estis konsiderita la lasta produkto de la "produktolinio" de Motown.[33] The Jackson 5 tiukadre faris sian unuan televidan aperon en 1969 por la surscenejigo de Miss Black America, ludante adaptaĵon de "It's Your Thing".[34] La gazeto Rolling Stone post priskribis la junan Michael kiel "mirindaĵo" kun "superajn muzikajn kapablojn" kiu "tuj aperis kiel ĉefa akso kaj ĉefkantisto".[35]

En Januaro 1970, "I Want You Back" iĝis la unua kanto de Jackson 5 kiu atingis la numeron unuan en la usona Billboard Hot 100; ĝi restis tie dum kvar semajnoj. Tri pliaj unuopaĵoj ĉe Motown pintis en la pintolisto: nome "ABC", "The Love You Save", kaj "I'll Be There".[36] En Majo 1971, la familio Jackson translokiĝis al granda domo en Hayvenhurst, du-akrea bieno en Encino, Los-Anĝeleso, Kalifornio.[37] Dum tiu periodo, Michael disvolviĝis el infana ludisto al junulara idolo.[38] Inter 1972 kaj 1975, li publikigis kvar soloajn studialbumojn kun Motown: nome Got to Be There (1972), Ben (1972), Music & Me (1973), kaj Forever, Michael] (1975).[39] "Got to Be There" kaj "Ben", la titoligaj pecoj de siaj unuaj du soloaj albumoj, bone vendiĝis kiel unuopaĵoj, same kiel adaptaĵo de peco de Bobby Day nome "Rockin' Robin".[40]

Michael plutenis ligilojn kun the Jackson 5.[39] The Jackson 5 estis poste priskribita kiel "a cutting-edge example of black crossover artists" (elrompa ekzemplo de nigrulaj fuziaj artistoj).[41] Ili frustriĝis pro la malakcepto de Motown permesi al ili kreivan produktadon.[42] la ludado fare de Jackson de sia kvinpinta unuopaĵo "Dancing Machine" en Soul Train popularigis la robotdancon.[43]

Al Epic kaj Off the Wall (1975–1981)

[redakti | redakti fonton]
La Gefratoj Jackson en 1977, sen Jermaine. El maldekstro, malantaŭ strio: Jackie, Michael, Tito, Marlon. Meza strio: Randy, La Toya, Rebbie. Antaŭa strio: Janet (1977).

The Jackson 5 lasis Motown en 1975, subskribante kontrakton kun Epic Records kaj alinomigante sin the Jacksons.[44] Ilia pli juna frato Randy aliĝis al la bando en tiu epoko; Jermaine restis ĉe Motown kaj entreprenis soloan karieron.[45] The Jacksons plue turneis internacie, kaj publikigis ses pliajn albumojn inter 1976 kaj 1984. Michael, la ĉefa kantoverkisto de la grupo dum tiu tempo, verkis kantojn kiel "Shake Your Body (Down to the Ground)" (1978), "This Place Hotel" (1980), kaj "Can You Feel It" (1980).[46]

En 1977, Jackson translokiĝis al Novjorko por steluli kiel la Birdotimigilo de La mirinda sorĉisto de Oz en The Wiz, muzikala filmo reĝisorita de Sidney Lumet, kun Diana Ross, Nipsey Russell kaj Ted Ross.[47] La filmo estis malsukcesa pri biletvendado.[48] Ties kantaro estis aranĝita de Quincy Jones,[49] kiu poste produktis tri el la soloalbumoj de Jackson.[50] Dum sia restado en Novjorko, Jackson oftiĝis ĉe la noktoklubo Studio 54, kie li aŭdis fruan hiphopon; tio influis al sia "beatboxing" (voĉodrumado) en estontaj kantoj kiel "Working Day and Night".[51] En 1978, Jackson rompis sian nazon dum dancprovludado. Rinoplastio rezultis en spiraj malfacilaĵoj kiuj poste malhelpis sian karieron. Li estis rekomendita al plastik-kuracisto Steven Hoefflin, kiu realixis operaciojn al Jackson.[52]

La kvina soloa albumo de Jackson, nome Off the Wall (1979), establis sin kiel soloisto kaj helpis lin foriri el la muziko bubblegum de sia junaĝo al pli kompleksaj sonoj.[38] Ĝi produktis kvar dek-pintajn pecojn en Usono: "Off the Wall", "She's Out of My Life", kaj la pintajn soloaĵojn "Don't Stop 'Til You Get Enough" kaj "Rock with You".[53] Tiu albumo atingis la numeron trian en la usona Billboard 200 kaj vendiĝis je ĉirkaŭ 20 milionoj da ekzempleroj tutmonde.[54] En 1980, Jackson ricevis tri premiojn American Music Award pro sia soloa verko: nome Favorite Soul/R&B Album, Favorite Soul/R&B Male Artist, kaj Favorite Soul/R&B Single pro "Don't Stop 'Til You Get Enough".[55][56] Li ricevis ankaŭ Grammy Premion pro Plej Bonkvalita Maskla R&B Voĉo de 1979 pro "Don't Stop 'Til You Get Enough".[57] En 1981, Jackson estis venkinto en la American Music Awards en kategorioj de Preferata Soul/R&B Albumo kaj Preferata Soul/R&B virartisto.[58] Jackson sentis, ke Off the Wall estu okazinta pli grandan efikon, kaj estis determinita superi atenditaĵojn per sia venonta publikigaĵo.[59] En 1980, li sekurigis la plej altajn tantiemojn en la muzikindustrio: 37 procento de la tuta albumprofito.[60]

Thriller kaj Motown 25: Yesterday, Today, Forever (1982–1983)

[redakti | redakti fonton]
A sparkly jacket and gloves, displayed inside a transparent vertical tube.
La zekina jako kaj blanka ganto vestita de Jackson ĉe televida programo Motown 25: Yesterday, Today, Forever. Brita Vogue nomis Jackson "a fashion pioneer [...] who gave new meaning to moonwalking, immortalised solitary, [and] sparkly gloves" (moda pioniro [...] kiu donis novan signifon al lunpaŝado, senmortigite soleca, [kaj] brilaj gantoj).[61]

Jackson registris kun la kantisto de Queen nome Freddie Mercury el 1981 ĝis 1983, registrante provoskizojn de la kantoj "State of Shock", "Victory" kaj "There Must Be More to Life Than This". La registraĵoj celis albumon de duetoj sed, laŭ la manaĝero de Queen nome Jim Beach, la rilato frakasiĝis kiam Jackson alportis lamaon en la registran studion,[62] kaj Jackson wamalkontentis pro la droguzado fare de Mercury.[63] La kantoj estis publikigitaj en 2014.[64] Jackson pluigis por registri "State of Shock" kun Mick Jagger por la albumo de The Jacksons nome Victory (1984).[65] En 1982, Jackson kontribuis per "Someone in the Dark" al la sonlibro por la filmo E.T. the Extra-Terrestrial. La sesa albumo de Jackson, nome Thriller, estis publikigita fine de 1982. Ĝi estis la plej bone vendita albumo tutmonde en 1983,[66][67] kaj iĝis la plej bone vendita albumo el ĉiuj tempoj en Usono[68] kaj la plej bone vendita albumo el ĉiuj tempoj tutmonde, ĉar oni vendis ĉirkaŭkalkulitajn 70 milionojn da ekzempleroj.[69][70] Ĝi pintis en la listo de Billboard de 200 sukcesoj dum 37 semajnoj kaj estis en la pintaj 10 de la 200 sukcesoj dum 80 sinsekvaj semajnoj. Ĝi estis la unua albumo kiu produktis sep pintaj unuopaĵoj en Billboard 100 , kiel "Billie Jean", "Beat It", kaj "Wanna Be Startin' Somethin'".[71]

La 25an de Marto, 1983, Jackson reunuiĝis kun siaj fratoj por Motown 25: Yesterday, Today, Forever, speciala televida programo de NBC. La spektaklo estis elsendita la 16an de Majo por ĉirkaŭkalkulita spektantaro de 47 milionoj de personoj, kaj aperigis the Jacksons kaj aliajn stelulojn de Motown.[72] La soloa ludado fare de Jackson de "Billie Jean" havigis al li sian unuan nomumon al Premio Emmy.[73] Vestante ganton ornamitan per strasoj,[74] li debutis sian lunpaŝadan dancon, kiun Jeffrey Daniel estis instruinta al li tri jarojn pli frue, kaj tio iĝis lia subskriba danco en lia repertorio.[75] Jackson dekomence estis malakceptinta la inviton al la spektaklo, en la ideo ke li estis farinta tro multan televidon. Sed je peto de la fondinto de Motown nome Berry Gordy, li partoprenis kondiĉe ke li havu ŝancon fari soloan ludon.[76] La raportisto de Rolling Stone nome Mikal Gilmore taksis la ludon "eksterordinara".[38] La ludo de Jackson vekis komparojn kun la aperoj de Elvis Presley kaj de the Beatles iam en la programo The Ed Sullivan Show.[77] Anna Kisselgoff de The New York Times laŭdis la perfektan tempon kaj teknikon uzitajn en la danco.[78] Gordy priskribis sin kiel "mesmerized" (fascinita) per la ludado.[79]

En la 26a okazo de la Grammy Awards, Thriller ricevis ok premiojn, kaj Jackson ricevis unu premion pro la sonlibro E.T. the Extra-Terrestrial. Atingi ok premiojn Grammy en unusola ceremonio estas rekordo kiun li kunhavas nur kun la bando Santana.[57] Jackson kaj Quincy Jones ricevis la premion al la Produktoro de la Jaro (Ne-Klasika). Thriller ricevis la premion Albumo de la Jaro (kun Jackson kiel la albuma artisto kaj Jones kiel ties kunproduktoro), kaj la unuopaĵo ricevis la premion por Plej Bonkvalita Pop-Voĉa Ludado (maskla) por Jackson. "Beat It" ricevis la premion Disko de la Jaro kaj Plej Bonkvalita Rok-Voĉa Ludado (maskla). "Billie Jean" ricevis du premiojn Grammy: nome Plej Bonkvalita R&B Kanto kaj Plej Bonkvalita R&B Voĉa Ludado (maskla), kun Jackson kiel kantoverkisto kaj kantisto respektive.[57] Thriller ricevis la premion Grammy por Plej Bonkvalita Inĝenierita Registraĵo (Ne Klasika), agnoskante Bruce Swedien pro lia laboro en la albumo.[80] Ĉe la premioj American Music Awards de 1984, Jackson ricevis pliajn ok premiojn kaj iĝis la plej juna artisto kiu ridevis la Premion de la Merito.[81] Li ricevis ankaŭ la premiojn al Preferata Maskla Artisto, Preferata Soul/R&B Artisto, kaj Preferata Pop/Rock Artisto. "Beat It" ricevis la premiojn al Preferata Soul/R&B Video, Preferata Pop/Rock Video kaj Preferata Pop/Rock Unuopaĵo. La albumo ricevis premiojn al Preferata Soul/R&B Albumo kaj al Preferata Pop/Rock Albumo.[81][82] La vendoj de Thriller duobliĝis post la publikigo de etendigita muzikfilmleto, Michael Jackson's Thriller, en kiu Jackson dancas kun hordo de zombioj.[83][84]

La sukceso transformis Jackson en dominanta forto en tutmonda pop-kulturo, kaj cementis sian statuson kiel la "reĝo de pop".[84] Jackson havis la plej altajn tantiemojn en la muzikindustrio en tiu momento, kun ĉirkaŭ 2 usonaj dolaroj el ĉiu albumo vendita (egalvalora al 5 usonaj dolaroj de 2021), kaj faris rekord-rompajn profitojn. Oni fabrikis pupojn modelitajn laŭ Jackson, kiuj aperis en vendejoj en Majo 1984 kontraŭ prezo de po 12 usonaj dolaroj.[85] Samjare, The Making of Michael Jackson's Thriller, nome dokumentara filmo pri la muzik-filmeto, ricevis premion Grammy al la Plej Bonkvalita Muzik-filmo (Longformata).[57] Time priskribis la influon de Jackson en tiu momento kiel "star of records, radio, rock video. A one-man rescue team for the music business. A songwriter who sets the beat for a decade. A dancer with the fanciest feet on the street. A singer who cuts across all boundaries of taste and style and color too" (stelulo de diskoj, radio, rok-filmeto. Unuhoma savteamo por la muzikindustrio. Kantoverkisto kiu pintis dum jardeko. Dancisto kun la plej prilaboritaj piedoj surstrate. Kantisto kiuj rompis ĉiajn limojn de gusto kaj stile kaj ankaŭ de koloro).[85] The New York Times verkis "in the world of pop music, there is Michael Jackson and there is everybody else" (en la mondo de pop-muziko, estas Michael Jackson kaj estas aliaj).[86]

La 14an de Majo, 1984, Prezidento Ronald Reagan donis al Jackson premion agnoskante lian helpon al bonfarado kontraŭ misuzado de alkoholo kaj drogoj,[87] kaj agnoskante lian apogon al la kampanjo kontraŭ dumebria ŝoforado fare de Ad Council kaj de la National Highway Traffic Safety Administration. Jackson rajtigis al la kampanjo uzi "Beat It" por siaj publikaj reklamaĵoj.[88]

Prezidento Ronald Reagan kaj Nancy Reagan prezentontaj Jackson kun la premio ĉe la Blanka Domo la 14an de Majo, 1984.

Pepsi afero kaj aliaj komercaj aktivecoj (1984–1985)

[redakti | redakti fonton]

Pliiĝanta gazetara spekulativo (1986–1987)

[redakti | redakti fonton]

Bad, membiografio, kaj Neverland (1987–1990)

[redakti | redakti fonton]

Dangerous kaj publika sociala laboro (1991–1993)

[redakti | redakti fonton]

Unuaj pederastiaj akuzoj kaj unua geedziĝo (1993–1995)

[redakti | redakti fonton]

En 1993 usonano Evan Chandler akuzis la kantiston pri stupro de sia 13-jara filo. La 18-a de novembro 65-jara Chandler estis trovita en sia loĝejo en Jersey City (Nov-Ĵerzejo), pafmurdita kun pistolo en mano. Oni opinias, ke temas pri sinmortigo.

HIStory, dua geedziĝo, kaj patriĝo (1995–1997)

[redakti | redakti fonton]

Markodisputo kaj Invincible (1997–2002)

[redakti | redakti fonton]

Duaj pederastiaj akuzoj kaj senkulpigo (2002–2005)

[redakti | redakti fonton]

En 2019 oni akuzis lin pri pederastio.[89]

Finaj jaroj kaj This Is It (2006–2009)

[redakti | redakti fonton]

La 28-an de oktobro 2009 je 04:00 UT en Londono okazis unua publika prezentado de la dokumentario «This Is It», kunmetita per scenoj kaj filmeroj en kiuj la artisto provludis por prepari sian revenon al mondaj scenejoj. La filmo estas entuziasme akceptita de la fervoruloj de Michael Jackson, sed iuj el ili diris, ke la filmo kaŝas la regresintan sanon de Jackson. Do parto da fervoruloj starigis kampanjon nomitan «This is not it», akuzas la koncertovarbanton AEG Live, ke ĝi tro ŝarĝis la stelulon dum la konstruo de lia 50-koncerta rondiro ĉe la londona «O2 Arena». Dum limigita periodo de du semajnoj la filmo estos prezentata en 110 landoj.[90]

Esperanto

[redakti | redakti fonton]
Black and white photo of Jackson holding a microphone and singing.
Jackson dum sia turneo Bad en Vieno, Junio 1988,

En 1995 oni uzis Esperanton por mallonga enkonduka alparolo en varbfilmeto por la muzikdisko HIStory de Michael Jackson[91]. Oni uzis ankaŭ la simbolon de kvinpinta stelo[92], kiun oni uzas ankaŭ por la internacia lingvo, sed ne en verda koloro[93].

Listo de albumoj

[redakti | redakti fonton]
  • Got To Be There, Motown 1972
  • Ben, Motown 1973
  • Music & Me, Motown 1973
  • Forever, Michael, Motown 1975
  • The Best Of Michael Jackson, Motown 1975
  • Off The Wall, Epic 1979
  • One Day In Your Life (Greatest Hits), Motown 1981
  • Thriller, Epic 1982
  • E.T. The Extra-terrestrial, MCA 1982 (kiel rakontanto)
  • Ain't No Sunshine (Greatest Hits), Motown UK 1982
  • Farewell My Summer Love, Motown 1984
  • The Great Love Songs Of Michael Jackson (Greatest Hits), Motown 1984
  • Motown Legends - Michael Jackson (Greatest Hits), Motown 1985
  • Michael Jackson Anthology (2 CD Greatest Hits), Motown 1986
  • Looking Back To Yesterday, Motown 1986
  • Bad, Epic 1987
  • The Michael Jackson Mix (2LP/2CD Greatest Hits mixes), Motown UK 1987
  • The Original Soul Of Michael Jackson (Greatest Hits), Motown 1988
  • Dangerous, Epic 1991
  • HIStory The Past Present & Future, Epic 1995
  • Blood On The Dancefloor, Epic 1997
  • Invincible, Epic 2001
  • Number Ones, Epic 2003
  • The Essential Michael Jackson, Epic 2005
  • The Wiz (1978)
  • Captain EO (1986)
  • Moonwalker (1988)
  • Michael Jackson's Ghosts (1997)
  • Men in Black II (2002)
  • Miss Cast Away and the Island Girls (2004)
  • Michael Jackson's This Is It (2009)
  • Bad 25 (2012)
  • Michael Jackson's Journey from Motown to Off the Wall (2016)
  • Bad (1987–1989)
  • Dangerous World Tour (1992–1993)
  • HIStory World Tour (1996–1997)
  • MJ & Friends (1999)
  1. [1]
  2. Blankstein, Andrew; Phil Willon (25-a de junio 2009). [[2] Michael Jackson is dead] (angle). Los Angeles Times (LA Now).
  3. County of Los Angeles Department of Health Services (2009). Michael Jackson death certificate.
  4. . Michael Jackson – Artist Biography. AllMusic. Arkivita el la originalo je 7a de Majo, 2015. Alirita 31a de Majo, 2015.
  5. Barnes, Brokes, "A Star Idolized and Haunted, Michael Jackson Dies at 50", 25a de Junio, 2009.
  6. Michael Jackson: 10 Achievements That Made Him The King of Pop. National Academy of Recording Arts and Sciences (June 24, 2014). Alirita 20a de Oktobro, 2016.
  7. Jackson 2009, p. 26.
  8. Young 2009, p. 18.
  9. Young 2009, pp. 17, 19.
  10. 10,0 10,1 Petridis, Alexis, "Joe Jackson was one of the most monstrous fathers in pop", 27a de Junio, 2018.
  11. 11,0 11,1 Sweeting, Adam, "Joe Jackson obituary", 27a de Junio, 2018.
  12. Young 2009, pp. 18–19.
  13. Knopper 2016, p. 6. Note: No tribal affiliation named in source.
  14. . Joe Jackson, Jackson Family Patriarch, Dies at 89 (27a de Junio, 2018). Alirita 27a de Aprilo, 2019.
  15. "Michael Jackson: a life of highs and lows", 26a de Junio, 2009.
  16. Jackson, Jermaine. (2011) You Are Not Alone: Michael: Through a Brother's Eyes. Simon & Schuster. ISBN 978-1-4516-5156-0.
  17. "Jackson interview seen by 14m", BBC News, 4a de Februaro, 2003.
  18. Lewis Jones 2005, pp. 165–168.
  19. "Can Michael Jackson's demons be explained?", BBC News, 27a de Junio, 2009.
  20. Katherine Jackson: Michael's strict upbringing not abuse (video). CNN. 15a de Majo, 2012. Arkivita el la originalo la 14an de Novembro, 2021. Alirita la 31an de Majo, 2015.
  21. Duke, Alan (21a de Julio, 2009). "Joe Jackson denies abusing Michael" (Press release). CNN. Alirita la 31an de Majo, 2015.
  22. Jackson Brothers: Was Joe Jackson Abusive?. Yahoo! Celebrity. Arkivita el la originalo je 22a de Majo, 2015. Alirita 31 de Majo, 2015. Arkivigite je 2015-05-22 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-05-22. Alirita 2022-06-17.
  23. Young 2009, p. 24.
  24. Burton, Charlie (7a de Februaro, 2018). "Inside the Jackson machine". GQ. Alirita la 14an de Aprilo, 2019.
  25. Taraborrelli 2009, pp. 13–14.
  26. Young 2009, pp. 21–22.
  27. "Triumph & Tragedy: The Life of Michael Jackson". Rolling Stone India. 25a de Aŭgusto, 2009. Alirita la 31an de Majo, 2015.
  28. Young 2009, p. 22.
  29. Vince Aletti, Jackson Five: The Biggest Thing Since the Stones en gazeto "Rolling Stone", 26a de Novembro, 1970. Alirita la 27an de Marto, 2020 [3]
  30. Young 2009, p. 21.
  31. Knopper, Steve (23a de Julio, 2017). "Bobby Taylor, Motown Singer Who Discovered Jackson 5, Dead at 83". Rolling Stone. Alirita la 1an de Julio, 2019.
  32. Taraborrelli 2009, pp. 59–69.
  33. (Winter 1989) “Synesthesia, "Crossover," and Blacks in Popular Music”, Social Text (23), p. 110. doi:10.2307/466423. 
  34. Easlea, Daryl. (2016) Michael Jackson: Rewind: The Life and Legacy of Pop Music's King. Race Point Publishing. ISBN 978-1-63106-253-7.
  35. "Michael Jackson – Biography". Rolling Stone. Arkivita el la originalo la 2an de Aprilo, 2008.
  36. Bronson, Fred (15a de Novembro, 2017). "48 Years Ago Today, 'I Want You Back' Kicked It All Off for the Jackson 5". Billboard. Alirita la 6an de Aprilo, 2019.
  37. Taraborrelli 2009, pp. 81–82.
  38. 38,0 38,1 38,2 Young 2009, p. 25.
  39. 39,0 39,1 McNulty, Bernadette, "Michael Jackson's music: the solo albums", 26a de Junio, 2009.
  40. Taraborrelli 2009, pp. 98–99.
  41. Alban, Debra (28a de Junio, 2009). "Michael Jackson broke down racial barriers" (Press release). CNN. Alirita la 31an de Majo, 2015.
  42. Brown, Helen, "Michael Jackson and Motown: the boy behind the marketing", 26a de Junio, 2009.
  43. Mansour 2005, p. 403: 'The Robot was a mimelike dance, popularized by The Jackson 5 and their Top Ten hit "Dancing Machine"'
  44. . The Jackson 5 – Artist Biography. AllMusic. Alirita 8a de Aprilo, 2019.
  45. Taraborrelli 2009, pp. 138–144.
  46. The Jackson 5 Biography. Rock and Roll Hall of Fame. Arkivita el la originalo je 31a de Marto, 2019. Alirita 31 de Majo, 2015.
  47. . You Can't Win Michael Jackson and 'The Wiz' (7a de Julio, 2009). Alirita 10a de Majo, 2017.
  48. Taraborrelli 2009, pp. 178–179.
  49. Bronson 2003, p. 207.
  50. "Who's bad? Michael Jackson's estate owes Quincy Jones $9.4m in royalties, jury decides", 27a de Julio, 2017.
  51. Leight, Elias (5a de Februaro, 2015). "10 Things We Learned from Spike Lee's Michael Jackson Doc". Rolling Stone. Alirita la 27an de Januaro, 2017.
  52. Taraborrelli 2009, pp. 205–210.
  53. Trust, Gary (21a de Januaro, 2018). "Ask Billboard: Remembering the Time When Michael Jackson Kept Hitting the Hot 100's Top 10, From 'Thriller' to 'Dangerous'". Billboard. Alirita la 7an de Aprilo, 2019.
  54. Michael Jackson: Off The Wall. Virgin Media. Alirita 31 de Majo, 2015.
  55. "Donna Summer and Michael Jackson sweep Annual American Music Awards", 20a de Januaro, 1980.
  56. Peters, Ida, "Donna No. 1, Pop and Soul; Michael Jackson King of Soul", 2a de Februaro, 1980.
  57. 57,0 57,1 57,2 57,3 Michael Jackson. National Academy of Recording Arts and Sciences (15a de Februaro, 2019). Alirita 7a de Aprilo, 2019.
  58. "Few Surprises in Music Awards", 1a de Februaro, 1981.
  59. Taraborrelli 2009, p. 188.
  60. Taraborrelli 2009, p. 191.
  61. Neel, Julia (26a de Junio, 2009). "Michael Jackson – A Tribute". British Vogue. Alirita la 27an de Marto, 2020.
  62. Locker, Melissa (29a de Julio, 2013). "Michael Jackson and Freddie Mercury: Three Duets Coming Out This Fall". Time. Alirita la 26an de Junio, 2015.
  63. "The real Freddie Mercury: why the Queen biopic only tells part of the story", 19a de Oktobro, 2018.
  64. Greene, Andy (19a de Septembro, 2014). "Hear Michael Jackson and Freddie Mercury's Long-Lost Duet". Rolling Stone. Alirita la 26an de Aprilo, 2016.
  65. . Producer of new Queen album featuring Freddie Mercury and Michael Jackson vocals is revealed (2a de Aŭgusto, 2014). Alirita 14a de Aprilo, 2019.
  66. Michael: He's Not Just the Rock Star of the Year, He's the Rock Star of the '80s (20a de Decembro 20, 1983). Alirita 5a de Julio, 2010.
  67. "Cash register's ring sweet music to record industry", 26a de Marto, 1984.
  68. Diamond Awards. Recording Industry Association of America. Alirita 31a de Majo, 2015.
  69. . Adele's 21 overtakes sales of Thriller in UK album list (4a de Majo, 2012). Alirita 2a de Julio, 2021.
  70. Asian News International (ANI). "MJ nearly scrapped 'Thriller' release", Zee News, 27a de Septembro, 2009. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-09-26. Alirita 2022-06-18.
  71. Lewis Jones 2005, p. 47.
  72. Williams, Janette, "Michael Jackson left indelible mark on Pasadena", 24a de Junio, 2009.
  73. "Fatal Cardiac Arrest Strikes Michael Jackson", Emmys.com.
  74. "Jackson glove sells for $350,000", BBC News, 22a de Novembro, 2009.
  75. Daniel, Jeffrey (26a de Junio, 2009). "Michael Jackson 1958–2009". Time. Alirita la 19an de Aprilo, 2019.
  76. Taraborrelli 2009, pp. 234–237.
  77. Taraborrelli 2009, pp. 238–241.
  78. Kisselgoff, Anna, "Stage: The Dancing Feet of Michael Jackson", 6a de Marto, 1988.
  79. Berry Gordy Addresses Michael Jackson Memorial Service. Hark. Arkivita el la originalo je 9a de Majo, 2013. Alirita 31a de Majo, 2015. Arkivigite je 2013-05-09 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-05-09. Alirita 2022-06-18.
  80. Past Winners Search: Bruce Swedien. The Recording Academy. Alirita 14a de Februaro, 2008.
  81. 81,0 81,1 "Michael Jackson sweeps American Music Awards", 17a de Januaro, 1984.
  82. Winners Database: Search Results for "Michael Jackson". American Music Award. Alirita 18a de Julio, 2018.
  83. Hebblethwaite, Phil, "How Michael Jackson's Thriller changed music videos for ever", 21a de Novembro, 2013.
  84. 84,0 84,1 Griffin, Nancy (24a de Junio, 2010). "The "Thriller" Diaries". Vanity Fair. Alirita la 28an de Novembro, 2019.
  85. 85,0 85,1 Cocks, Jay (19a de Marto, 1984). "Why He's a Thriller". Arkivigite je 2013-11-03 per la retarkivo Wayback Machine Time. Alirita la 25an de Aprilo, 2010.
  86. Pareles, Jon, "Michael Jackson at 25: A Musical Phenomenon", 14a de Januaro, 1984.
  87. Taraborrelli 2009, pp. 304–307.
  88. Drunk Driving Prevention (1983–Present). Advertising Education Foundation (2003). Arkivita el la originalo je May 9, 2015. Alirita 31 de Majo, 2015. Arkivigite je 2015-05-09 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-05-09. Alirita 2022-06-18.
  89. Xavi Alcalde. "Pri pederasto kaj liaj viktimo Arkivigite je 2020-12-14 per la retarkivo Wayback Machine". Monato 2019/07, p. 12.
  90. Fervoruloj aklamas la koncertfilmon pri Mickael Jackson Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine esperante
  91. (en) Willa, Eleanor, HIStory Teaser, Part 3: a New Kind of Hero, kontribuintoj al la blogo Dancing with the Elephant
  92. (en) Willa, Eleanor, HIStory Teaser, Part 2: The Great Dictator, kontribuintoj al la blogo Dancing with the Elephant, la 13-an de Novembro 1995
  93. youtube: Michael Jackson + Esperanto (3:25; en Esperanto ekde 0:54), Michael Jackson - HIStory (4:38; en Esperanto ekde 0:41; pli kompleta teksto) k. a.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • (1995) “Scream: Space Odyssey, Jackson-Style. (video production; Michael and Janet Jackson video)”, TCI: Theatre Crafts International 29. 
  • Bronson, Fred. (2003) Billboard's Hottest Hot 100 Hits, 3‑a eldono, Billboard Books. ISBN 978-0-8230-7738-0.
  • Christgau, Robert. (1981) “Consumer Guide '70s: J”, Christgau's Record Guide: Rock Albums of the Seventies. Ticknor & Fields. ISBN 0-89919-026-X.
  • Nelson George, Michael Jackson: The Ultimate Collection, Sony BMG.
  • Inglis, Ian. (2006) Performance and Popular Music: History, Place and Time. Ashgate Publishing. ISBN 978-0-7546-4057-8.
  • Parameswaran, Radhika. (2011) “E-Race-ing Color: Gender and Transnational Visual Economies of Beauty in India”, Circuits of Visibility: Gender and Transnational Media Cultures. NYU Press. ISBN 978-0-8147-9060-1.
Arkivigite je 2014-04-15 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
Trovu « Michael Jackson » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]