Michael Zaslow
Michael Zaslow | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de novembro 1942 en Inglewood | |
Morto | 6-an de decembro 1998 (56-jaraĝa) en Nov-Jorko | |
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | |
Mortis per | Amiotrofa lateralsklerozo ![]() | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono ![]() | |
Familio | ||
Edz(in)o | Susan Hufford (en) ![]() Joanne Dorian (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | televida aktoro scenaristo filmaktoro teatra aktoro ![]() | |
Aktiva dum | 1961– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Michael Joel ZASLOW (1942 – 1998) estis usona aktoro ĉefe rolante kiel maliculo.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Li debutis per malgranda flanka rolo en fama kinfilmo Breakfast at Tiffany's (1961) kaj en televido per The Long, Hot Summer (1965). Dum 1960-aj jaroj li partoprenis en Star Trek, interalie.
En 1970-a jardeko li rolis en kinfilmoj You Light Up My Life kaj Meteor krom televidaĵoj Search for Tomorrow, Barnaby Jones kaj Lou Grant.
Dum 1980-aj jaroj li ĉeestis televidaĵojn kiel The Love Boat, One Life to Live kaj Spenser: For Hire. Li ankaŭ aktoris en kinfilmo Seven Minutes in Heaven kaj verkis scenarojn por televidserio Another World.
En la fino de la jarcento li partoprenis televidaĵojn Woman on the Ledge, The Guiding Light kaj Law & Order, krom rolis malgrandan flankan rolon en kinfilmo Star Trek: First Contact.