Michel Basso
Aspekto
Michel Basso | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de januaro 1963 (61-jaraĝa) en Colmar |
Lingvoj | alzaca • Esperanto • franca • germana |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | konstruisto esperantisto |
Michel BASSO (naskiĝis la 26-an de januaro 1963) estas franca esperantisto kaj profesia konstru-entreprenisto vivanta en Kolmaro, Alzaco. Post studado de matematiko kaj informadiko en la Universitato de Strasburgo, li aktivas en la regiona Esperanto-asocio "Espéranto France-Est", en 1993 estis inter la fondintoj de la organizaĵo Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj (TAKE) kaj daŭre aktive kontribuas al tiu faka grupiĝo. Interalie li ankaŭ kontribuas al Vikipedio. Dumviva membro de UEA kaj IKEF .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- intervjuo de li, fare de Cyrille Hurstel, en 2006 (sondosiero en formato mp3)