Michele Gazzola
Michele Gazzola | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1978 (47-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • itala • franca • germana • angla |
Ŝtataneco | Italio |
Alma mater | Universitato de Itala Svislando (2016–) Universitato de Ĝenevo Humboldt-Universitato en Berlino universitato de Ulster |
Okupo | |
Okupo | lingvisto esperantisto esperantologo |
Michele GAZZOLA, estas itala esploristo pri lingvo-politiko. Li laboris en la Universitato de Ĝenevo, la Humboldt-Universitato en Berlino kaj ekde 2016 en la Universitato de Itala Svislando en Lugano.[1] Laŭ la stato de 2023 li instruas en la Universitato de Ulster, en Irlando.
Li estas membro de pluraj aliaj sciencaj asocioj, inter ili GIL. Li ankaŭ estas estrarano de CED[2] kaj vicdirektoro de la revuo Language Problems and Language Planning. Li kunfondis la internacian reton de esploristoj "Ekonomio kaj Lingvoj" (REAL)[3].
Li specialiĝis en analizado kaj taksado de lingvaj politikoj kaj pri la studado de la ekonomiaj kaj sociaj aspektoj de plurlingvismo. Li estas verkinto de almenaŭ 90 sciencaj publikaĵoj en tiuj esplorkampoj[4], ankaŭ en Esperanto. Li ankaŭ kunredaktis la libron Language Policy and Linguistic Justice[5].
Gazzola interalie laboris kun François Grin pri egaleco kaj justeco en lingva komunikado. Li ankaŭ esploris la efikojn de plurlingveco en ekonomio, ekzemple en la svisa sistemo de patentoj, kaj pri la lingva efiko de la foriro de Britio el Eŭropa Unio[6].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Curriculum Vitae (angle). Arkivita el la originalo je 2016-11-02. Alirita 2016-08-24 .
- ↑ https://interlingvistiko.net/pri-ced/
- ↑ (en) The economics of language policy and planning, REAL Research group “Economics and language”, la 19-an de marto 2021
- ↑ https://www.michelegazzola.com/ 2024-10-06
- ↑ (eo) Andrea Vaccari, Lingva justeco en la komunikado de la Eŭropa Unio, 2022
- ↑ Il multilinguismo europeo dopo Brexit (itale). Observatoire Européen du Plurilinguisme. Alirita 2016-08-24 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- (en) Language Policy and Linguistic Justice, eld. Springer
- sinprezento (en, it, fr, de)