Micmacs
Micmacs | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Micmacs à tire-larigot |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 2009, 22 apr. 2010, 22 jul. 2010 |
Ĝenro | komedia filmo |
Kameraado | Tetsuo Nagata |
Reĝisoro(j) | Jean-Pierre Jeunet |
Produktisto(j) | Frédéric Brillion • Gilles Legrand • Jean-Pierre Jeunet |
Scenaro | Jean-Pierre Jeunet • Guillaume Laurant |
Filmita en | Parizo • Maroko • Q17309917 |
Loko de rakonto | Parizo • Okcidenta Saharo |
Rolantoj | Dany Boon • André Dussollier • Jean-Pierre Marielle • Yolande Moreau • Omar Sy • Dominique Pinon • Agathe Natanson • Arsène Mosca • Dominique Bettenfeld • Doudou Masta • Éric Naggar • Jean-Pierre Becker • Julie Ferrier • Lara Guirao • Marie-Julie Baup • Michel Crémadès • Nicolas Beaucaire • Nicolas Marié • Pierre Étaix • Urbain Cancelier |
Produktinta firmao | Warner Bros. France 3 |
IMDb | |
Micmacs (Micmacs à tire-larigot) estas franca filmo de 2009 reĝisorita fare de Jean-Pierre Jeunet, verkita de Jeunet kaj Gilles Adrien kaj protagonistigita de Dany Boon, André Dussollier, Jean-Pierre Marielle, Yolande Moreau, Omar Sy kaj Dominique Pinon. La filmo laŭstile estas rilata kun antaŭaj kaj postaj filmoj de Jeunet, nome Delicatessen, La cité des enfants perdus kaj Amélie.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Fine de la 1970-aj jaroj. En Saharo okazas eksplodo de mino kiam franca soldato klopodas por malmunti ĝin. Tiumomente, en Francio, sonoras telefono en iu hejmo kaj Bazil, tiam naŭ-jaraĝa, vidas, ke lia patrino ploras.
Tridek jarojn poste, Bazil ricevas akcidente kuglon en sia kapo, sed li survivas, kvankam kun la kuglo ankoraŭ en lia kranio. Bazil perdas sian laborpostenon kaj iĝas senhejmulo. Grupo de ĉifonistoj decidas adopti lin: Remington, nigrulo kiu, praktike parolas nur per proverboj; Calculette, kiu kapablas ĉion tujtuje ĝustege kalkuli; Fracasse, kiu superis la tutmondan rekordon de kuglulo; Placard, kiu survivis al gilotino; Caoutchouc, sintordistino; Petit Pierre, kiu fabrikas aŭtomatojn, kaj, finfine, Tambouille, la kuiristino kiu adoptis ĉiujn membrojn de la grupo.
Iam, hazarde, Bazil trafas la sidejojn de la du armilfabrikoj. Li memoras la simbolojn de la armiloj kiuj estis la kaŭzoj de lia akcidento kaj de la morto de lia patro, kaj kun helpo de siaj novaj amikoj, Bazil klopodas pagigi tiujn du grandajn entreprenojn pro la damaĝo kiujn ili faras.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Dany Boon : Bazil
- André Dussollier : Nicolas Thibault de Fenouillet, PDG de Arsenaux d'Aubervilliers
- Nicolas Marié : François Marconi, PDG de La Vigilante de l'Armement
- Julie Ferrier : Môme Caoutchouc
- Dominique Pinon : Théodore-Henri de Montreuil, nome «Fracasse»
- Jean-Pierre Marielle : Placard
- Yolande Moreau : Tambouille / Mama Chow
- Agathe Natanson : Gardanĝelo
- Michel Crémadès : Petit Pierre
- Omar Sy : Remington
- Marie-Julie Baup : Calculette
- Urbain Cancelier : Urbain, gardisto de Marconi
- Patrick Paroux : Gerbaud
- Jean-Pierre Becker : Libarski
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Micmacs en la hispana Vikipedio.