Mieszko Kazimierzowic
Aspekto
Mieszko Kazimierzowic | ||
---|---|---|
pollanda princo | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 16-an de aprilo 1045 | |
Morto | 28-an de januaro 1065 (19-jaraĝa) | |
Familio | ||
Dinastio | Piastoj vd | |
Patro | Kazimiro la 1-a Renoviganto ![]() | |
Patrino | Maria Dobroniega of Kiev (en) ![]() ![]() | |
Gefratoj | Svatava de Pollando, Vladislao la 1-a Herman kaj Boleslao la 2-a ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | aristokrato ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Mjeŝko Kazimirido (pole Mieszko Kazimierzowic; naskiĝis la 16-an de aprilo 1045, mortis la 28-an de januaro 1065) estis filo de Kazimiro la 1-a Renoviganto, princo de Pollando el dinastio Piastoj, supozebla princo de Kujavio de 1058.
Li naskiĝis kiel la tria el kvar filoj de Kazimiro la 1-a kaj lia edzino Maria Dobroniega, filino de Vladimiro la 1-a de Kievo, la kieva princo. La nomon ricevis de sia avo flanke de la patro, Mjeŝko la 2-a.
Laŭ hipotezo de Henryk Łowmiański en 1058 - post morto de la patro - li ricevis Kujavion. Post senida morto de Mjeŝko ĝin heredis lia pli aĝa frato Boleslao la 2-a Donacema (Bolesław II Szczodry).
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Oswald Balzer, Genealogia Piastów (Genealogio de Piastoj), Krakovo 1895, p. 108
- Kazimierz Jasiński, Rodowód pierwszych Piastów (Genealoga nomaro de la unuaj Piastoj), Varsovio-Vroclavo 1992, p. 175-176
- Zofia Kozłowska-Budkowa, Który Bolesław? (Kiu Boleslao?), en: Prace z dziejów Polski feudalnej (Laboraĵoj el la historio de feŭda Pollando), Varsovio 1960, p. 85
- Henryk Łowmiański, Początki Polski (Komencoj de Pollando), 6-a volumo, parto 1, Varsovio 1985, p. 114-116