Miguel Bosé
Miguel Bosé | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Luis Miguel González Bosè |
Naskiĝo | 3-an de aprilo 1956 (68-jaraĝa) en Panamurbo |
Lingvoj | hispana • itala • angla • kataluna • franca |
Ŝtataneco | Hispanio Panamo Italio Kolombio |
Alma mater | Lycée Français de Madrid (en) |
Familio | |
Patro | Luis Miguel Dominguín (mul) |
Patrino | Lucia Bosè |
Frat(in)oj | Lucía Dominguín (en) kaj Paola Dominguín |
Amkunulo | Ana Obregón |
Parencoj | José González Lucas (en) (patra onklo) Bimba Bosé (en) (fratino nevino) Nicolás Coronado (nevo) |
Okupo | |
Okupo | muzikisto dancisto diskografa artisto kantoverkisto filmreĝisoro aktoro televida prezentisto kantisto |
TTT | |
Retejo | http://www.miguelbose.com |
Luis Miguel GONZÁLEZ BOSÉ, pli konata kiel Miguel BOSÉ hispana kantisto-kantoverkisto, muzikisto kaj aktoro.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li naskiĝis en Panamurbo la 3-an de aprilo 1956 el hispana patro kaj itala patrino. Li ricevis la hispanan civitanecon kiam estis infano. La kantisto vendis entute pli ol 12.000.000 diskojn internaciskale, ĉefe en Latinameriko, Hispanio kaj Italio kie li estas ĉefe famkonata. Li ankaŭ partoprenis kiel aktoro en kelkaj filmoj.
Li kreskis en kultura kaj arta etoso ĉar la patro estis toreisto kaj la patrino aktorino Lucia Bosé. Kelkaj intimaj amikoj de la familio estis Pablo Picasso, Ernest Hemingway kaj la patro de la vicprezidanto de Kolombio (Francisco Santos Calderón). Pablo Picasso estis baptopatro de lia fratino.
En la jaro 2008 la prezidento de Kolombio, Álvaro Uribe distingis lin per la kolombia civitaneco pro la apogo kiun li donis por la paco kaj la kolombiaj forkaptitoj. Li partoprenis la projekton de Juanes Senlandlinma paco kiu realiĝis en la Ponto Simón Bolivar en 2008 en la urbo Cúcuta, ĉe la limo de Kolombio kaj Venezuelo, kune al Carlos Vives, Alejandro Sanz, Juan Fernando Velasco, Juan Luis Guerra kaj Ricardo Montaner. En 2009 denove partoprenis la duan eldonon de la sama projekto en Havano, Kubo, dimanĉo la 20-an de septembro ĉe la Placo de la Revolucio.
Filmoj
[redakti | redakti fonton]- 1991, Tacones lejanos
- 1996, Libertarias