Mihály Babinszky
Mihály Babinszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de aŭgusto 1924 en Nagyszénás |
Morto | 24-an de novembro 1992 (68-jaraĝa) en Kaposvár |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Reĝo Sankta Stefano ![]() |
Okupo | |
Okupo | agronomo universitata instruisto ![]() |
Mihály Babinszky [mihAj babinski], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Babinszky Mihály, estis hungara agronomo, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.
Mihály Babinszky[1][2] naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1924 en Nagyszénás, li mortis la 24-an de novembro 1992 en Kaposvár.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mihály Babinszky maturiĝis en agronomia mezlernejo en Budapeŝto en 1942, poste li laboris en pluraj bienoj, dum li akiris agronomian diplomon en Agrikultura Universitato de Gödöllő en 1949. Inter 1950–1955 li instruis en agrikultura mezlernejo en Orosháza, poste ĝis 1973 li estis lernejestro, pli poste ĝis 1991 en agrikultura altlernejo en Kaposvár, samtempe en Agrikultura Universitato de Keszthely. Intertempe li akiris pedagogian diplomon en 1958, li doktoriĝis en 1965, fine li kandidatiĝis (CSc) en 1988 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia ĉefa laboro estis kreo de impona bieno pri bovinoj produktantaj laktojn. Lia edzino naskis 3 gefilojn. Li ricevis premiojn inter 1958-1979.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Üzemen belüli szállítások szervezése. (1954)
- Tizenötéves tenyésztői munka eredményei az Orosházi Tangazdaságban. (1968)
- A tejtermelés ökonómiai problémái. (1975)
- A tömegtakarmány-termesztés és -gazdálkodás helyzete. (1976)
- Szarvasmarha a kisgazdaságban. (1984)
- A szarvasmarha-ágazat fejlesztésének összefüggései, kapcsolati rendszere. (disertaĵo, 1987)
- A gyepre alapozott tejtermelési rendszer előnye. (kunaŭtoro, 1989)